Provinco Kjustendil
La provinco Kjustendil - bulgare Област Кюстендил (vidu la artikolon oblasto) - situas en la okcidento de Bulgario, lime de la Respubliko Makedonio kaj Serbio. Ĝi havas loĝantaron de ĉ. 162 600 homoj, el kiuj pli-malpli 38 procentaĵoj vivas en la administra centro Kjustendil. La provinco kovras areon de 3 084 kvadrataj kilometroj kaj konsistas el 9 municipoj. Veturiloj registritaj en ĝi rekoneblas per la regiona aŭtokodo KH. Parto de la provinco estas la historia Rila-monaĥejo, Monda Heredaĵo de Unesko.
Blagoevgrad | Burgas | Dobriĉ | Gabrovo | Ĥaskovo | Jambol | Karĝali | Kjustendil | Loveĉ | Montana | Pazarĝik | Pernik | Pleven | Plovdiv | Razgrad | Ruse | Silistra | Sliven | Smoljan | Sofia provinco | urbo Sofio | Stara Zagora | Ŝumen | Targoviŝte | Varna | Veliko Tarnovo | Vidin | Vraca