Saltu al enhavo

Provinco Niassa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Provinco Niassa
Provinco
provinco de Mozambiko [+]

LandoMozambiko

ĈefurboLichinga
- koordinatoj13° S, 37° O (mapo)-13.2536.5Koordinatoj: 13° S, 37° O (mapo) [+]
Akvokolektejo122 827 km² (12 282 700 ha) [+]
Areo122 827 km² (12 282 700 ha) [+]

Loĝantaro1 865 976 [+] (2017)
Denseco15,19 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC+02:00 [+]
ISO 3166-2MZ-A

Provinco Niassa (Tero)
Provinco Niassa (Tero)

Provinco Niassa (Mozambiko)
Provinco Niassa (Mozambiko)
DEC

Map
Provinco Niassa

Vikimedia Komunejo:  Niassa Province [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
v • d • r

La provinco Niassa situas en la nordo de Mozambiko. Laŭ la censo de 2017 en la provinco vivis 1 865 976 loĝantoj sur areo de 122 827 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 15 loĝantoj/km². Dek jarojn antaŭe, en 2007, estis 1 213 398 homoj kaj ankoraŭ 10 jarojn pli frue, en 1997, estis 756 287.[1][2] La teritorio havas komunan limon kun provinco Cabo Delgado, provinco Nampula, provinco Zambezia kaj Suda Regiono ("suda regiono" signifas la sudan parton de Malavio).

La ĉefurbo de la provinco Niassa estas la urbo Lichinga kun proksimume 85 758 loĝantoj. Niassa estas la plej granda kaj plej fekunda provinco de Mozambiko, sed samtempe ankaŭ la plej maldense loĝata. Post la sendependiĝo de la lando en la jaro 1975 estis provita, translokigi homojn el aliaj provincoj al Niassa. Ĉi tiuj provoj tamen restis sensukcesaj. En 1980 Niassa havis nur 300 000 loĝantojn, 16 jarojn poste la loĝantaro estis taksata je 782 365 homoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Suda duono de Afriko