Provinco Pazarĝik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo
Mapo

La provinco Pazardĵik[1] - bulgare Област Пазарджик (vidu la artikolon oblasto) - situas iom sudokcidente de la geografia centro de Bulgario. Ĝi havas loĝantaron de ĉ. 313 800 homoj, el kiuj pli-malpli 38 procentaĵoj vivas en la administra centro Pazardĵik. La provinco kovras areon de 4 459 kvadrataj kilometroj kaj konsistas el 11 municipoj. Veturiloj registritaj en ĝi rekoneblas per la regiona aŭtokodo PA.

la municipoj de la provinco


Noto

  1. En Esperanto la provinca kaj urba nomoj ankaŭ skribeblus "Pazarĝik", sed konforme al la bulgara cirila ortografio la formo Pazardĵik pli fidelas