Provinco Phongsali

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Phôngsali Province-Laos.svg

Phongsali (laose ຜົ້ງສາລີ) estas provinco de Laoso, situanta en la nordo de la lando. La ĉefurbo de la provinco estas la urbo Phongsali. La provinco situas inter Yunnan (Ĉinio), kaj Điện Biên en Vjetnamio. Ĝia kulturo estas forte influata de Ĉinio. Ĝi etendiĝas sur 16 270 km2 kaj estas loĝata de 177 989 personoj (2015).