Provinco Forlì-Cesena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Provinco Forlì-Cesena
Regionoj kaj provincoj de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono: Emilio-Romanjo (2005)
Kodo laŭ ISO 3166-2: FO, FC
Areo: 2376 (2005) km²
Ĉefurbo: Forlì
Loĝantaro: 362218 (2005)
Loĝdenso: 152 (2005) loĝ./km²
Kvanto de komunumoj: 30 (2005)
Poŝtkodo: capoluogo: 47100; altri comuni: da 47010 a 47040 (2005)
Kodo laŭ ISTAT: 040 (2005)
Telefona prefikso: 0543, 0547 (2005)
Retpaĝo: http://www.provincia.forli-cesena.it/
Mapo
Mapo
vdr

La provinco de Forlì-Cesena estas provinco en Italio, en regiono Emilio-Romanjo. Ĝi havas ĉirkaŭ 380.000 loĝantojn; ĝiaj ĉefurboj estas Forlì kaj Cesena.

Ĝi limas oriente al Adriatiko kaj al provinco Rimini, sude al la markia provinco Pesaro kaj Urbino, sud-okcidente al la toskanaj provincoj de Arezzo kaj de Florenco, kaj norde al la provinco de Raveno.

Sian nunan nomon la provinco ricevis en 1992 (dekreto 252 de la 6-a de marto 1992), kiam oni forprenis de ĝi la provincon de Rimini. Antaŭe ĝi nomiĝis simple "provinco Forlì" kaj havis la aŭtokodon "FO". Tiun kodo restis ankoraŭ kelkajn jarojn kaj en 1998 estis ŝanĝita al "FC" (dekreto 355 de la 4-a de septembro 1998).

Administre la teritorio de la provinco estas dividita al la distriktoj Forlì kaj Cesena, krome al du montaraj komunumaroj - Appennino Forlivese kaj Appennino Cesenate - kaj aldone al "montara unio" Acquacheta - Romagna Toscana.

Ĉefaj municipoj

En 2006, la ĉefaj komunumoj estis la jenaj:


  Regionoj kaj provincoj de Italio
    → Provincoj de Emilio-Romanjo

Flago de Italio

BO Bolonjo - FE Ferrara - FC Forlì-Cesena - MO Modena - PR Parmo
PC Piaĉenco - RA Raveno - RE Reggio Emilia - RN Rimini