Provinco de Ogliastra
Provinco Ogliastra | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono: | ![]() |
Kodo laŭ ISO 3166-2: | OG |
Areo: | 1,854 km² |
Ĉefurbo: | Tortolì kaj Lanusei |
Loĝantaro: | 57.960 (dec. 2006) |
Loĝdenso: | 31,5 loĝ./km² |
Kvanto de komunumoj: | 23 (2006) |
Poŝtkodo: | 080xx |
Kodo laŭ ISTAT: | 109 (2005) |
Telefona prefikso: | 0782 |
Retpaĝo: | http://www.provincia.ogliastra.it |
Provinco Ogliastra aŭ provinco L'Ogliastra (itale Provincia dell'Ogliastra) estas itala provinco en Sardio. Ĝi havas du ĉefurbojn, Tortolì kaj Lanusei, kaj situas en la orienta parto de la insulo, borde de la Tirena Maro. Krom tio ĝi limas
- nord-okcidente al la provinco Nuoro kaj
- sud-okcidente al la provinco Cagliari.
Kun malpli ol 60.000 loĝantoj ĝi estas la malplej loĝata provinco de Italio. Ĝia areo de 1.854 km² estas 6,2 % de la areo de Sardio, sed ĝia loĝantaro nur 3,6 %.
Provinco Ogliastra en la nuna formo ekestis el parto de provinco Nuoro, kiam la tiam kvar provincoj de Sardio estis dividitaj al ok, per la leĝo 9 de 2001. De 2005 tiu redivido estas plene efika; tamen la novaj provincoj funkcias nur administre, sed ne havas propran prefektejon ktp. La kialo por la redivido estis plijustigi la dividon de ŝtataj subvencioj.