Girasole

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Girasole · Gelisuli
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Sardio
Provinco OG Ogliastra
Geografia situo 39° 57′ N, 9° 40′ O (mapo)39.959.6666666666667Koordinatoj: 39° 57′ N, 9° 40′ O (mapo)
Alto super marnivelo 10 m
Areo 12,98 km²
Loĝantaro 1350 (2023)
Loĝdenso 103 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Lotzorai, Tortolì kaj Villagrande Strisaili
Patrono Sankta Antioĥo
Nomo de loĝantoj girasolesi (itale) aŭ gelisulesus (sarde)
Poŝtkodo 08040
Imposta kodo E049
Kodo laŭ ISTAT 091031
Telefona prefikso 0782
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Griasole [ĝiraSOle] - jen itale, sarde Gelisuli - estas komunumo de Italio. La itala nomo signifas "sunfloro". Ĝi apartenas al la insulo kaj administra regiono Sardio. Girasole estis parto de la en februaro 2016 malfondita provinco Ogliastra kaj de tiam apartenis al la provinco Nuoro, sed per nova administra reformo en 2021 la provinco Ogliastra reviviĝis kaj Girasole ekde tiam denove apartenas al ĝi. Fine de 2023 en la komunumo vivis 1 350 loĝantoj. Kristanaj patronoj estas la sankta Antioĥo de Sulcis kaj la tielnomata madono de Monserrato, kies memortagoj sekve estas la komunumaj festotagoj.

Najbaraj komunumoj estas Lotzorai, Tortolì kaj Villagrande Strisaili.

Ĝi situas 2 km de la Tirena Maro, 5 km de la haveno de Arbatax (Arbatassa, parto de Tortolì) kaj 6 km de la flughaveno Tortolì-Arbatax. Norde la centron de la loĝloko limigas la samnoma rivero Girasole (sarde S'arenàda).

Tuj oriente de la komunumocentro situas la la apudmarborda laguno Stagno di Tortolì, kie interalie por homa manĝado kultiviĝas kaj kolektiĝas moluskoj de la klaso duvalvuloj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

la apudmarborda laguno Stagno di Tortolì