Villagrande Strisaili - jen itale, sardeBiddamanna Istrisàili - estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la insulo kaj administra regiono Sardio. Villagrande Strisaili estis parto de la en februaro 2016 malfondita provinco Ogliastra kaj de tiam apartenis al la provinco Nuoro, sed per nova administra reformo en 2021 la provinco Ogliastra reviviĝis kaj Villagrande Strisaili ekde tiam denove apartenas al ĝi. Fine de 2023 en la komunumo vivis 2 972 loĝantoj. Kristana patrono estas la ĉefanĝelo sankta Gabrielo, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.
La unua parto de ĝia nomo estas simple la itala traduko (granda vilaĝo) de la sardia loknomo Bidda Manna, kiu deriviĝis de la latinaVilla Magna; do iel ĝi revenis al siaj radikoj. La dua parto Strisaili devenas de la sardaTres Ailes (tri ŝafejoj).