Pseŭdotelefono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Pseŭdotelefono estas artiklo, kiu similas al telefono, sed ne taŭgas por telefoni.

La telefona formo povas esti allogaĵo, reklamo. Oni vendas telefonaspektajn artiklojn, ekzemple kalkulilojn, radiojn, aŭ ŝparmonujojn. La kalkulilo tute aspektas kiel poŝtelefono, eĉ ĝi havas antenon. Oni vendas ŝparmonujojn, kiuj estas porcelanaj gisaĵoj, tial tute similas al konataj telefonoj. Inter la fumantoj estas popularaj telefonoj sur tablo. Se oni levas la aŭdparolilon, ekstaras cigaredujo. Se oni rigardas pli atente la mikrofonon, tio estas en la vero fajrilo.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.