Pseudomonarchia Daemonum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pseudomonarchia Daemonum
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Johann Weyer
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
Eldondato 1577
vdr

Pseudomonarchia Daemonum, antaŭe Hierarkio de la demonoj estas apendico de la verko de Johann Wier «De praestigiis daemonum» (1577). La titolo de la la apendico proksimume signifas "la falsa monarkio de la demonoj".

Portreto pri la demono Agares.

Temas pri grimorio simila al'Ars Goetia, la unua volumo de la Malgranda Ŝlosilo de Salomono kaj entenas liston de demonoj kun la horojn kaj taŭgajn ritarojn por ilin alvoki.

La unua libro estis verkita antaŭ ol la Malgranda Ŝlosilo de Salomono kaj montras kelkajn malsamecojn kompare kun tiu. Aperas 69 demonoj (anstataŭ 72) en la listo kaj la hierarkio de la spiritoj malsamas, kiel ankaŭ iuj iliaj karakterizoj. La demonoj Vassago, Seere, Dantalion kaj Andromalius ne ĉeestas en la listo de tiu libro, dum Pruflas malĉeestas en la Malgranda Ŝlosilo de Salomono. Pseudomonarchia Daemonum krome, malsame ol tiu lasta, ne atribuas sigilojn al la demonoj.

Wier difinis sian manuskriptan fonton kiel Liber officiorum spirituum, seu Liber dictus Empto. Salomonis, de principibus et regibus daemoniorum. (Libro pri la oficoj de la spiritoj, aŭ libro difinita 'Empto'. De Salomono, koncerne la princojn kaj reĝojn de la demonoj).

Tamen en la artikolo rilate la demonon Gaap aŭ Tap, la teksto rifuzis ke Salomono estis la kompilinto de la preĝpetoj dum indikis Ĥam, filon de Noa, por tiu rolo; kaj skribas:

Estis iuj nekromanciuloj kiuj oferis kaj bruligis antaŭ li; kaj por lin alvoki, praktikis arton, dirante ke tiun estis kreinta Salomono la saĝulo. Afero ne veras: ĝi estis iniciatinta de Ĥam filo de Noa, kiu post la diluvo komencis subite alvoki la malbonajn spiritojn, kaj kreinta arton je ties nomo, kaj libro kiu estas konata al multaj matematikistoj.

Estas menciita ankaŭ la Purgatorio, kiun ĉi-tie estas nomata "Cartagra".

La 69 demonoj[redakti | redakti fonton]

1. Bael
2. Agares
3. Barbas
4. Pruflas
5. Amon
6. Barbatos
7. Buer (demone)
8. Gusion
9. Botis
10. Bathin
11. Purson
12. Eligos
13. Leraje
14. Valefor
15. Marax
16. Ipes
17. Naberius
18. Glasya-Labolas
19. Zepar
20. Beleth
21. Sitri
22. Paimon
23. Belial

24. Bune
25. Forneus
26. Ronove
27. Berith
28. Astaroth
29. Foras
30. Furfur
31. Marchosias
32. Malphas
33. Vepar
34. Sabnock
35. Asmodée
36. Gaap
37. Shax
38. Pucel
39. Furcas
40. Murmur
41. Caim
42. Raum
43. Halphas
44. Focalor
45. Vine
46. Bifrons

47. Samigina
48. Zagan
49. Orias
50. Valac
51. Gomory
52. Decarabia
53. Amdusias
54. Andras
55. Andrealphus
56. Oze
57. Aym
58. Orobas
59. Vapula
60. Cimeies
61. Amy
62. Flauros
63. Balam
64. Alloces
65. Sallos
66. Vual
67. Haagenti
68. Phoenex
69. Stolas

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jean-Patrice Boudet, Les who's who démonologiques de la Renaissance et leurs ancêtres médiévaux, Médiévales, 44 (2003), enrete france
  • George Mora, Benjamin G. Kohl Witches, devils, and doctors in the Renaissance: Johann Weyer, De praestigiis daemonum volume 73 de Medieval & Renaissance Texts & Studies , 1991 angle

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Esteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1] Dulingva, latina kaj angla, teksto de Pseudomonarchia Daemonum