Psikobiologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La psikobiologiobiopsikologio, estas la aplikado de la principoj de la biologio al la studo de la konduto de la animaloj, inklude la homojn. Ĝi konsideras ke la animaloj kapablaj percepti kaj lerni estas la jenaj: a) la mamuloj (inklude la homojn) kaj b) la birdoj. Ĝi estas konsiderata ĉefe scienco kiel fako de la biologio kaj nur duarange unu el la sociaj sciencoj; ĝi baziĝas sur la materiismo kiel filozofio. [1]

La psikobiologio adoptas integre la sciencan rigardon al la mondo kiu subtenas ke la mensaj procezoj estas cerbaj procezoj. Ĝi uzas metodojn el la matematiko kaj el la biologio, partikulare el la neŭroscienco, kaj tiele el la kemio kaj la fiziko. Ene de la sciencaj fokusoj de la psikologio (nome mensismo, kondutismo, psikobiologio), oni konsideras tiun lastan kiel la plej firma fokuso metita en la sistemon de la scienca sciaro. [2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (Bunge kaj Ardila, 2002)
  2. (Bunge kaj Ardila, 2002)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ardila, R. (2004). La Psicología en el Futuro. Madrid: Pirámide. 2002.
  • Bunge, M. kaj Ardila, R. (2002). Filosofía de la psicología. México: Siglo XXI.
  • Marx, M. kaj Hillix, W. (2005). Sistemas y teorías psicológicos contemporáneos. México: Paidos.
  • Gadenne, V. (2006). Filosofía de la psicología. España: Herder.
  • Kalat, J. (2004). Psicología Biológica. España: Thomson.
  • Purves, D., Augustine, G., Fitzpatrick, D., Hall, W., Lamantia, A., McNamara, J. & White, L. (2008). Neuroscience (4a Eld.). U.S.A.: Sinaver Associates, Inc.
  • Purves, D., Augustine, G., Fitzpatrick, D., Hall, W., Lamantia, A., McNamara, J. kaj Williams, S. (2008). Neurociencia (3a Eld.). España: Editorial Médica Panamericana.
  • Rosenzweig, M., Leiman, A. y Breedlove (2005). Psicología Biológica. España: Ariel.
  • Tamorri, S. (2004). Neurociencias y Deporte. España: Paidotribo.