Psychopathia Sexualis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Psychopathia sexualis
Krafft-Ebing Psychopathia sexualis 1886.jpg
Aŭtoroj
Aŭtoro eo
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1886
Ĝenro eseo
Information icon.svg
vdr

Psychopathia Sexualis (Esperantigite: Psikopatio de la sekso) estas verko de la germana psikiatro Richard von Krafft-Ebing (1840-1902) aperinta en 1886. La libro estis verkita kun la celo fariĝi jura referenco por medicinistoj kaj juĝistoj, kaj ankaŭ eviti, ke ĝi estu legita de amatoroj, pro tio la stilo estas tre faka, kiel montras, inter alie, la elekton de teknika termino kiel titolo kaj la redaktado de diversaj sekcioj en la latina. Malgraŭ tio, la verko fariĝis tre populara kaj estis plurfoje eldonita kaj tradukita.

En la unua eldono de 1886, Krafft-Ebing dividis la seksajn deviojn en kvar kategorioj:

  • paradoksio, aŭ seksa deziro spertita dum eraraj etapoj de la vivo, i.e. infaneco aŭ maljuneco.
  • anestezo, manko de seksa deziro.
  • hyperestezio, eksceza deziro.
  • paraestezio, seksa deziro al erara objekto. Li inkludas tie samseksemon, fetiĉismon, sadismon, masoĥismon, pederastion kaj aliajn.

Krafft-Ebing kredis, ke la objekto de seksa deziro estis generado kaj ke iu ajn speco de deziro ne havanta celanta al ĝi kiel lasta fino estos perversio. Seksperforto, ekzemple, estis aberacia ago, sed ne perversio, ĉar de ĝi povus veni gravediĝo.