Ptoliso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ptoliso (el la greka Πτόλις) estis antikva setlejo en Arkadio (Grekio). Ĝi lokiĝis sur la monteto Gurtzuúli, proksime al la landlimo kun Argolando, sude de Orĥomeno kaj norde de Tegeo.

Laŭ Paŭzanio, Ptoliso estis unu el la kvar-kvin urbetoj kiuj unuiĝis por fondi la urboŝtaton Mantineo, unu el la plej elstaraj kaj povoplenaj tiuepoke, kies muregoj, teatro kaj templo dediĉiita al Afrodito viziteblas du kilometrojn for de Ptoliso. Tiu ĉi rakonto kongruas kun la mita rakontaro, laŭ kiu Ptoliso estis fondita de arkadia princo nomiĝinta Mantineo, eponimo de la posta urboŝtato. Li estis unu el la likaonidoj, la malvirtaj filoj de la tiama reĝo kiuj forfuĝis el ilia hejmo pro timo al la venĝo de Zeŭso kaj fondis novajn urbojn en la lokoj kie ili rifuĝis. La dio detruis la palacon de Likaono kaj aliformigis lin en lupo, kiel puno pro la murdo de infanoj ordonitaj de tiu reĝo kaj sia idaro.