Publio Kornelio Dolabelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Publio Kornelio Dolabelo
Persona informo
Publius Cornelius Dolabella
Naskiĝo
en Roma regno
Morto
en Latakio
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per mortis en batalo vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Familio
Dinastio Cornelii Dolabellae • Cornelii Lentuli vd
Patro Publius Cornelius Dolabella • Gnaeus Cornelius Lentulus Vatia vd
Patrino nekonata valoro • Livia vd
Edz(in)o Tullia • Fabia vd
Amkunulo Caecilia Metella • Antonia Hybrida Minor vd
Infanoj Publius Cornelius Dolabella • Cornelius Dolabella • Cornelius Lentulus vd
Parencoj Livia • Gnaeus Cornelius Lentulus Vatia vd
Profesio
Okupo Romia politikisto • Ancient Roman military personnel vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Publio Kornelio DOLABELO (latine: Publius Cornelius Dolabella; naskiĝinta en 70 aŭ 69 a.K., mortinta en julio 43 a.K. en Latakio) estis romia politikisto kaj militestro.

Estante bofilo de Cicerono - lia edzino estis Tullia - li vivis diboĉe kaj sidis en ŝuldoj ĝis super la ŝultroj. Post divorco li aliĝis al la frakcio de Julio Cezaro dum la interna milito. Kiel pleba tribunuso en la jaro 47-a kaj dum foresto de Cezaro li klopodis ke la ŝuldoj forstrekendas. Ĉi-postulo naskis tumultojn ne malgrandajn.

Post la reveno de Cezaro el la Alexandria milito li ricevis indulgon pro la menciita politika peko restonte sub akurata observo de Cezaro. Post la mortigo de Cezaro, Dolabelo iĝis konsulo alproksimiĝanta kelkatempe al la programo de la senata partio ĝis removiĝo de tie fare de la kunkonsulo Marko Antonio, kontraŭ monpago kaj havigo de la provinco Sirio.

La murdo de la eksa prokonsulo Trebonio Galo - kiu troviĝis inter la cezaraj mortigistoj - igis la senaton proskribi Dolabelon. Kiam Kajo Kasio Longino konkeris Latakion, kie Dolabelo estis loĝanta, soldato ricevis la ordonon mortigi Dolabelon. Ordoninto estis Dolabelo mem.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 5. Lepsiko 1906, p. 86 (tie ĉi interrete)