Puebla de Obando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Puebla de Obando
BA-Puebla de Obando-3.JPG

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 06191 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 842  (2022) [+]
Loĝdenso 78 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 11′ N, 6° 38′ U (mapo)39.1776392-6.6286402Koordinatoj: 39° 11′ N, 6° 38′ U (mapo) [+]
Alto 378 m [+]
Areo 23,6 km² (2 360 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Puebla de Obando

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Puebla de Obando [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Puebla de Obando estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas obandinos. Laŭ censo en 2008 la municipo havis 2000 loĝantojn.

Situo[redakti | redakti fonton]

Puebla de Obando situas en la centrokcidenta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 378 m; je 48 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 58 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas 23,6 km².

Ĝi situas pli precize en la montara medio de la sierra de Loriana kaj de Vidrio, mezvoje inter Cáceres kaj Badajoz, ĉe la ŝoseo  EX-100 , ĉe la Km 40, ĉe bela montara pejzaĝo super la montopasejo de El Zángano, ĉe la limo kun la Provinco de Cáceres.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La domaro de la vilaĝo konservas tradician arkitekturon karakteran de la zono, kun strukturo de kruco de la du ĉefaj vojoj kiuj kruciĝas en la centra placo, kie staras la preĝejo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tro tradicia. Lastatempe iom da kampara turismo, kiu povas kreski post la konstruado de aŭtoŝoseo de Cáceres al Badajoz.