Puente del Congosto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Puente del Congosto
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37748 • 37750
Demografio
Loĝantaro 223  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 30′ N, 5° 31′ U (mapo)40.501944444444-5.5244444444444Koordinatoj: 40° 30′ N, 5° 31′ U (mapo) [+]
Alto 944 m [+]
Areo 34,04 km² (3 404 ha) [+]
Puente del Congosto (Provinco Salamanko)
Puente del Congosto (Provinco Salamanko)
DEC
Puente del Congosto
Puente del Congosto
Situo de Puente del Congosto
Puente del Congosto (Hispanio)
Puente del Congosto (Hispanio)
DEC
Puente del Congosto
Puente del Congosto
Situo de Puente del Congosto

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Puente del Congosto [+]
vdr

Puente del Congosto estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Béjar. Puente del Congosto estas kuntiriĝo de Puente del Arco Angosto, tio estas Ponto de la Mallarĝa Arko.

Ponto, kiu nomas la vilaĝon (fakte antaŭulo).
Kastelo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Puente del Congosto kaj Bercimuelle, okupas totalan areon de 34,04 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 227 loĝantojn. Ĝi perdis 600 loĝantojn dum la 20-a jarcento.

Puente del Congosto limas kun la loĝlokoj Cespedosa de Tormes, Gallegos de Solmirón, Navamorales, Santibáñez de Béjar kaj El Tejado —apartenantaj al la provinco Salamanko— kaj kun Medinilla kaj Narrillos del Álamo —apartenantaj al la provinco Ávila-.

Estas mezepokaj ponto kaj kastelo, kaj preĝejo de la 16-a jarcento.