Pujuma lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pujuma lingvo
lingvo • moderna lingvo
formozaj lingvoj
Parolantoj 8 500
Lingva statuso 2 vundebla
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 pyu
  Glottolog puyu1239
Angla nomo Puyuma
Franca nomo pouyouma
vdr

La pujuma lingvo (ĉine 卑南語, pinjine: Peinan Yǔ) estas la lingvo parolata de la pujuma popolo apartenanta al la aborigenoj de Tajvano. Ĝi apartenas al la Formozaj lingvoj kiuj diferencas de la aŭstronezia lingvofamilio[1]. La lingvo estas minacata, ĉar ĝi ne plu estas transdonata inter la novaj generacioj, sed estas parolata ĉefe de maljunuloj kaj plenkreskuloj. Krom la pli ol sep mil parolantoj, ekzistas ankoraŭ ĉirkaŭ tri mil homoj, kiuj apartenas al la puma tribo (al la pujama popolo apartenas ok subtriboj), sed por kiuj la lingvo ne estas la gepatra lingvo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(angla) UNESCO Interactive Atlas of the World’s Languages in Danger (Unesko-mondatlaso de minacataj lingvoj en la mondo)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (angla) Puyuma en: Languages of the World, Ethnologue (18-a eld. 2015)