Pukao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Statuo Moai en Ahu Ko Te Riku kun pukao

Pukao estas ŝtonornamaĵoj de la statuoj Moai sur Paskinsulo, surmetataj sur iliajn kapojn. La origina imago, ke pukao estas ĉapelo, estis poste anstataŭigita per opinio, ke ili prezentas harnodon. Ili estis ĉizitaj el leĝera ruĝa vulkana fandorestaĵo, troviĝanta en la orienta parto de la insulo, en la kratero Puna Pau. La plej granda el inter ili havas perimetron ĝis 2 m kaj pezas kelkajn tunojn.

Ne estas tute klare, kiel pukao estis surmetataj sur la statuojn, sed probabla opinio estas tiu, ke ili estis fiksataj sur la kapopinton nur post starigo de la statuo. Pukao havas sur la suba plato duongloban elĉizaĵon, certigantan ilian ekvilibron surkape. Konsiderante malgrandan rezistemon de la materialo, el kiu ili estas produktitaj, konserviĝis ĝis nun nur ĉirkaŭ 100 pecoj. Ili troviĝas en la ĉirkaŭaĵo de ahu, sur kiuj moai estis starigitaj kaj pli poste faligitaj kaj en la ĉirkaŭaĵo de la minejo en Puna Pau, kie ili estis produktataj. La dua speco de statuoj moai, troviĝanta en la areo de la kratero Rano Raraku, pukao ne havis.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jared Diamond, Collapse: How Societies Choose to Fail or Succeed, Viking Press 2005 ISBN 0-670-03337-5, Penguin 2006 ISBN 0-14-027951-2
  • Katherine Routledge, The Mystery of Easter Island. The story of an expedition, London 1919

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]