Pullman estas la plej granda urbo en Kantono Whitman, Vaŝingtonio, Usono. Ĝi situas en la sudorienta parto de Vaŝingtonio, en la fekunda montet-regiono nomata "Palouse". Ĝi estas agrikultura centro, kaj la loko de la ĉefkampuso de Vaŝingtonia Ŝtata Universitato (WSU), kies origina nomo estis "Washington Agricultural College and School of Science". Ĝis 1884 la loko (poŝtoficejo, sed ankoraŭ ne urbo) nomiĝis "Three Forks" (Tri Forkoj); tiujare oni renomis ĝin honore al la industriestro-inĝeniero George Pullman.
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.