Punkto (matematiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Punkto

Punkto estas unu el primaraj nocioj en matematiko. En moderna matematiko oni nomas punkto tute diversajn elementojn de diversaj spacoj, ekz. en n-dimensia eŭklida spaco, punkto estas difinita kiel ordigita aro, konsistanta el n nombroj.

En diversaj branĉoj de matematiko oni trovas punktojn kun malsamaj nomoj. Do, geometrio pristudas apartajn punktojn de kurboj, analitiko pristudas apartajn punktojn de la solvoj de diferencialaj ekvacioj, arteorio la punktojn kun proprecoj de esplorata aro, ktp.

Rekta streko estas samtempe 0-simplaĵo (aŭ alivorte 0-dimensia simplaĵo), 0-hiperkubo (aŭ alivorte 0-dimensia hiperkubo), 0-kruco-hiperpluredro (aŭ alivorte 0-dimensia kruco-hiperpluredro).