Pusztacsalád

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pusztacsalád [pustaĉalAd] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Sopron. La loknomo estas hungare pusto-familio.

Panoramo de Pusztacsalád
Preĝejo de Pusztacsalád

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Pusztacsalád situas sur ebenaĵo, for de ĉefvojo, fervojo kaj rivero. Kapuvár kaj Fertőd troviĝas po 17, Sopron 34 km-ojn. La vilaĝo estas ĉirkaŭita precipe per arbaroj (kverkoj, pinoj, robinioj), ĉar la grundo estas aĉa.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1257 en formo "Calha". Longe nur servutuloj loĝis en la vilaĝo. En 1879 fervojo ekfunkciis, kiu tuŝis la komunumon. En Pusztacsalád migra poŝto servas.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj estas la katolika Preĝejo Johano Baptisto (Pusztacsalád) el la 18-a jarcento, Kastelo de Pusztacsalád kaj skulptaĵo pri Stefano la 1-a (Hungario).