Putraĝajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Federacia Teritorio Putraĝajo
Wilayah Persekutuan Putrajaya
الأراضي الاتحادية بوتراجايا

   Putraĝajo en     Malajzio
   Putraĝajo en     Malajzio
administra centro • federacia teritorio de Malajzio
Bazaj informoj
Areo 49 km²
Loĝantaro 67 964 (stato de 2010)
flago
flago
vdr

Putraĝajo - malaje Putrajaya, plenforme Wilayah Persekutuan Putrajaya, en araba alfabeto  الأراضي الاتحادية &بوتراجايا - estas planita urbo kaj unu el la 3 federaciaj teritorioj de Malajzio, kiuj kune kun la 13 subŝtatoj konsistigas la federacian ŝtaton. La teritorio kovras areon de 49 kvadrataj kilometroj 25 kilometrojn sude de Kuala-Lumpuro. Laŭ stato de la jaro 2010 la urbo havis 67 964 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 1400 homoj laŭ kvadrata kilometro.

La urbo servas kiel la federacia administra centro de Malajzio. La sidejo de la registaro estis translokita tien en 1999 el Kuala-Lumpuro, pro la troloĝiĝo kaj spacomanko en la metropolo. Tamen Kuala-Lumpuro restas la nacia ĉefurbo de Malajzio, estante la sidejo de la reĝo kaj de la nacia parlamento, krom esti la nacia komerca kaj financa centro. En 2001, Putraĝajo iĝis la tria federacia teritorio de Malajzio, post Kuala-Lumpuro kaj Labuano.

La urbo ricevis sian nomon laŭ la unua ĉefministro de Malajzio, Tunku Abdul Rahman Putra. En la malaja kaj sanskrita, la vortoj "putra""putera" signifas "princo" aŭ "vira infano" ("knabina infano" estas nomata "putri" en la sanskrita), kaj "ĝaja" signifas "sukceso" aŭ "venko". La disvolviĝo de Putraĝajo komenciĝis en la 1990-aj jaroj, ĝis hodiaŭ multaj gravaj konstruaĵoj estas finitaj kaj antaŭvidatas ke la loĝantaro plu kresku.

Eksteraj ligiloj

greke oficiala retejo