Pál Kray

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Kray
Persona informo
Naskiĝo 5-an de februaro 1735 (1735-02-05)
en Kežmarok
Morto 19-an de januaro 1804 (1804-01-19) (68-jaraĝa)
en Peŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo militistooficiro
vdr

Barono Pál Kray [krai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kray Pál, germane Paul Freiherr Kray von Krajowa estis hungaria oficiro, militestro. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis krajovai kaj topolyai ekde 1788, li baroniĝis post 2 jaroj.

Pál Kray [1] naskiĝis la 12-an de februaro 1735 en Hungara reĝlando en Késmárk (nuntempa Kežmarok en Slovakio), li mortis la 19-an de januaro 1804 en Pest (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Kray lernis en Vieno kun helpo de Miklós Csáky, en 1753 li aliĝis al armeo de Habsburgoj. En 1763 li atingis la rangojn kapitano, en 1778 majoro. En 1782 li havis inĝenieran taskon, li gvidis vojkonstruadon en Supra Hungarujo. Post 2 jaroj li venkis la kamparanan ribelon fare de Horea (ribelestro) en Transilvanio. En 1789 li batalis kontraŭ la turkoj, li okupis Craiova. Li ricevis signifan reĝan premion. En 1791 li pensiuliĝis, tamen post 2 jaroj li partoprenis en militiro kontraŭ la francoj. En 1794 li ricevis plian premion, sed post 2 jaroj li apartenis al stabo, kiu ricevis punon pro milita eraro. En la sekvaj jaroj lia armeo batalis en Lombardujo kontraŭ la francoj. En 1801 li denove pensiuliĝis. Li estas entombigita en Preĝejo Ĉieliro de Maria (Belváros).

Fontoj[redakti | redakti fonton]