Pál Tallós

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pál Tallós [talOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tallós Pál estis hungara inĝeniero, botanikisto, entomologo.

Pál Tallós [1] naskiĝis la 26-an de marto 1931 en Ĉeĥoslovakio en Bratislavo. Li mortis la 25-an de januaro 1968 en Hungario en Sárvár.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Tallós apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li frekventis mezlernejon en Šamorín, liceon en Pápa, poste li akiris diplomon en arbara altlernejo de Sopron en 1953. Inter 1954 kaj 1957 li havis postenon en Bakony, poste li laboris 2 jarojn en arbara instituto en Sopron, fine ĝismorte en simila instituto jam en Budapeŝto. La frua morto baris lian kandidatiĝon. Li okupiĝis precipe pri pinoarbaroj, kie li kolektis ekzemple papiliojn de Bakony. Li havis edzinon, kiu naskis filinon.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A pápakovácsi láprét növénytársulásai és fásítása (1954)
  • Két fenyőfői erdőtípus lepketársulásának vizsgálata, tekintettel a károsítókra (1958)
  • Angaben und Bemerkungen zur Flora und zur Pflanzengeographie des Bakonygebirges (1961) - kun aliaj
  • A felsőnyírádi erdő láp- és ligeterdei (1968) - kun iu alia [2]
  • Vegetációtanulmányok a felsőnyírádi erdőben (1973)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Zirc (1982)
  • arbara vojeto en Pápa (2003)
  • kelke da papiliospecoj portas lian nomon

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.