Q-kodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el QRO)

Q kodoj estas aro de 3-literaj kombinaĵoj, komenciĝantaj je litero "Q" kaj uzataj en amatora radio por plirapidigi radian interkomunikiĝon. Ĉiu kodo povas esti uzata kiel demando kun signo "?" je fino kaj kiel la respektiva respondo sen signo "?".

La uzo de tiuj mallongaj kodoj estis grava dum la unua tempo de radiokontaktoj, kiam ĉiuj kontaktoj okazis per morsado. Tri literoj povas anstataŭi tutan frazon kaj pli rapide sendi mesaĝojn. Poste, kiam voĉaj kontaktoj eblis, nomita fonio, oni ankaŭ en ili uzis la Q-kodojn. Tio ankaŭ helpis al tiuj uzantoj, kiuj ne povis paroli la lingvon de siaj partneroj. Pri la uzo respektive ne-uzo en Esperanto vidu sube.

Kodoj de QAA ĝis QNZ estas uzataj por aerflugaj celoj, de QOA ĝis QQZ por mara komunikado kaj de QRA ĝis QUZ por ĉiuj aliaj servoj.

listo de Q kodoj[redakti | redakti fonton]

Pri "fakvorto" vidu sube en la alineo rekomendoj por Esperanto.

Kodo Kun signo «?» Sen signo «?» fakvorto
QRA Kiu estas adreso de via stacio? Adreso de mia stacio estas ... .
QRB Kiu estas distanco inter vi kaj mi? Distanco inter vi kaj mi estas ... .
QRG Diru precizan frekvencon Frekvenco estas ... . frekvenco
QRH Ĉu ŝanĝiĝas mia frekvenco? Via frekvenco ŝanĝiĝas.
QRI Ĉu tono de mia elsendo ŝanĝiĝas? Tono de via elsendo ŝanĝiĝas.
QRJ Ĉu mia signalo estas nesufiĉa por ricevado? Via signalo estas malforta, la ricevado malfacilas.
QRK Kiu estas komprenebleco de mia elsendo ("R" el RST kodo) Komprenebleco de via elsendo estas ... ("R" el RST kodo)
QRL Ĉu vi estas okupita? Mi estas okupita.
QRM Ĉu vi havas malhelpajn signalojn de la aliaj stacioj? Mi havas malhelpajn signalojn de la aliaj stacioj. intermikso
QRN Ĉu vi havas atmosferajn malhelpaĵojn? Mi havas atmosferajn malhelpaĵojn. bruo
QRO Ĉu mi devas pligrandigi povumon de mia elsendo? Pligrandigu povumon de via elsendo.
QRP Ĉu mi devas malpligrandigi povumon de mia elsendo? Malpligrandigu povumon de via elsendo. portebla
QRQ Ĉu mi devas pligrandigi rapidon de mia elsendo? Pligrandigu rapidon de via elsendo.
QRS Ĉu mi devas malpligrandigi rapidon de mia elsendo? Malpligrandigu rapidon de via elsendo.
QRT Ĉu mi devas ĉesi mian elsendon? Ĉesu vian elsendon. Aŭ: mi ĉesas mian elsendon.
QRU Ĉu vi havas ion por mi? Mi ne (plu) havas ion ajn por vi.
QRV Ĉu vi pretas ricevadi? Mi pretas ricevadi. Aŭ: mi estas sendpreta. sendpreta
QRW Ĉu mi devas diri al ... (la tria stacio), ke vi vokas ĝin (je frekvenco … kHz (MHz))? Diri al ... (la tria stacio), ke mi vokas ĝin (je frekvenco … kHz (MHz)).
QRX Kiam vi denove vokos min? Aŭ simple: momenton bv! Mi denove vokos vin je ... (tempo). momenton!
QRY Kiu estas mia vico? Via vico estas ... .
QRZ Kiu vokas min? Aŭ: Bv. diri vian voksignon. Vin vokas ... . kiu vokas?
QSA Kiu estas forto de mia elsendo? (1 ... 5) Forto de via elsendo estas ... (1 ... 5).
QSB Ĉu mia signalo havas portempajn malfortiĝojn? Via signalo havas portempajn malfortiĝojn. fado
QSD Ĉu mia manipulo (telegrafa modulo) havas difektojn? Via manipulo (telegrafa modulo) havas difektojn.
QSL Ĉu vi konfirmos ricevon? Mi konfirmos ricevon. konfirmkarto
QSO Ĉu vi povas interkomunikiĝi senpere kun ... ? Mi povas interkomunikiĝi senpere kun ... . kontakto
QSP Ĉu vi povas transsendi (al)... ? Mi transsendos (al)... .
QSQ Ĉu elsendi vortojn pounufoje? Elsendu vortojn pounufoje.
QSV Ĉu vi povas elsendi literojn "V" por agordo? Mi elsendas literojn "V" por agordo.
QSW Ĉu vi povas elsendi je frekvenco … kHz (MHz)? Mi elsendos je frekvenco … kHz (MHz).
QSX Ĉu vi aŭskultas je frekvenco … kHz (MHz)? Mi aŭskultas je frekvenco … kHz (MHz).
QSY Ĉu mi devas ŝanĝi frekvencon al … kHz (MHz)? Ŝanĝu frekvencon al … kHz (MHz). Aŭ: mi ŝanĝas frekvencon al
QSZ Ĉu mi devas sendi ĉiun vorton dufoje? Sendu ĉiun vorton dufoje.
QTC Ĉu vi havas mesaĝojn? Mi havas mesaĝojn por vi.
QTH Diru viajn koordinatojn. Miaj koordinatoj estas. loko
QTR Diru tempon. Tempo estas ... .
QTU Kiam funkcias via stacio? Mia stacio funkcias ekde ... ĝis ... .
QUA Ĉu vi havas mesaĝojn de ... ? Mesaĝoj de ... estas: ...

En praktiko nur parto de la listigitaj kodoj estas uzata kaj devas esti lernita:

QRG, QRL, QRM, QRN, QRO, QRP, QRQ, QRS, QRT, QRV, QRX, QRZ, QSB, QSL, QSO, QSP, QSY kaj QTH.

Aliaj kodvortoj[redakti | redakti fonton]

Por ŝpari tempon ankaŭ aliaj kodvortoj estis inventitaj, speciale bazitaj sur la angla lingvo.

  • CQ el angla "seek you" = ĝenerala alvoko. En Esperanto anstataŭ la longa "ĝenerala alvoko!" ILERA rekomendas la mallongan "iu ajn!"

Tiu alvoko estas tre klare rekonebla por samideanoj eĉ je tre forta intermikso kaj je tre malbonaj kondiĉoj.

  • 73! = ĝis!
  • yl young lady = (needziniĝinta) = juna virino
  • xyl ex young lady = eksneedziniĝinta juna virino = edzino
  • 88 = kisoj
  • skedo el angla "schedule" signifas aranĝon laŭ frekvenco kaj tempo.

Ekzemplo: kiel skedo mi proponas 20:30 UT 14.266 MHz

Rekomendoj por Esperanto[redakti | redakti fonton]

La Q-kodoj estis inventitaj en la komenca tempo de la amatora radio, kiam oni nur uzis morson. Mallongaj kodoj anstataŭ longaj frazoj helpis ŝpari tempon. La Q-kodoj ankaŭ helpis al tiuj komuniki, kiuj ne konis fremdajn lingvojn.

Je voĉa komunikado la IARU rekomendis prefere ne uzi Q-kodon sed klaran lingvon.

En Esperanto la ILERA starigis liston de fakvortoj, kiujn oni preferu al Q-kodoj. Jen ekzemploj de la plej oftaj:

En la antaŭa tabelo ili aperas en la rubriko "fakvorto".

QTH loko

QRG frekvenco

QRM intermikso

QRN bruo

Sepen[redakti | redakti fonton]

Alia rekomendo: ses kaj sep dum intermikso aŭ bruo ofte estas miskomprenitaj. Zamenhof ne havis telefonon kaj tial ne atentis la problemon. Pro tio ILERA rekomendas uzi la vortojn sis kaj sepen. La vorto sepen nun estas oficialigita en NPIV.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj de informo[redakti | redakti fonton]

  • Справочник коротковолнивика (Spravoĉnik korotkovolnivika), Eldonejo DOSAAF, Moskvo 1959.
  • Podręcznik radiooperatora krótkofalowca, Eldonejo Wydawnictwa komunikacji i łączności, Warszawa 1970.
  • KH6GT vortaro 1972. Vidu je radioamatora vortaro.
  • DJ4PG libro "Esperanto por la amatora radio", Esperanto für den Amateurfunk, en germana inkluzive trilingva vortaro angla/germana/Esperanto amatora. Vidu je radioamatora vortaro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]