QST

El Vikipedio, la libera enciklopedio
QST
Kovrilpaĝo de QST februaro 2015
Kovrilpaĝo de QST februaro 2015
Speco Radioamatora revuo
Periodeco monata

Lando Usono
Posedanto ARRL
Redaktisto Steven Ford, WB8IMY
Establodato 1915
Lingvo Angla
ISSN 0033-4812

Information icon.svg
vdr

QST estas ĉiumonata revuo por radioamatoraj entuziasmuloj, publikigitaj de la Amerika Radio-Relajsa Ligo (ARRL). Ĝi estas ĵurnalo inkludita kun membreco en la ARRL, kiu temas pri ekipaĵoj, recensoj, teknikaj konsiloj, konkursoj, projektoj ks.[1] Kvankam preciza nombro por cirkulado ne estas publikigita fare de la ARRL, la organizo informis pri havo de 154 627 membrojn ĉe la fino de 2008, preskaŭ ĉiuj ricevas la revuon ĉiumonate, aldone al ekzempleroj liveritaj al bibliotekoj kaj gazetbudoj.
La nomo de la revuo venas el la Q-kodo, QST signifas "voki ĉiujn staciojn". La unua numero estis publikigita en decembro 1915, kaj daŭre publikigita ekde majo 1919. Suplemento al la revuo estas havebla sur la ARRL-retejo, inkluzive de kompleta arkivo en PDF-formato havebla al membroj.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

La revuo unue estis publikigita en decembro 1915, kun ĝiaj unuaj tri temoj financitaj de ARRL-fondinto Hiram Percy Maxim kaj sekretario Clarence D. Tuska, kun espero ke pliaj membroj financus daŭran ekziston. En oktobro 1916, la redaktistoj informis pri kreon de la Firmaon QST Eldonejo, plejparte por eviti leĝajn problemojn.

Publikigo de QST provizore estis haltigita post septembro 1917. En aprilo 1917 Usono post eniro en la unua mondmilito la regitaro malpermesis ĉiujn radioamatorajn aktivecojn kaj la revuo perdis grandan procenton de la abonantoj el kiuj multaj militservis. La malpermeso de radioamatoroj estis ĉesigita post la fino de la milito. QST revenis en majo 1919 kiel "ARRL speciala bulteno" kaj nur 8 paĝe. Post renkontiĝo en Novjorko la 29an de marto, grupo kiu inkludis Percy Maxim, Tuska kaj naŭ aliaj decidis financi ĝian reaperigon en tiu formo kaj fari pledon por membreco kaj abonrenovigoj. La temo de junio 1919, sciigis ke la milita tempomalpermeso estis ĉesigita. Finfine en julio 1919 QST rehavis sian antaŭan formaton, kvankam radioamatoroj ne estis permesitaj reen en la etero ĝis tiu aŭtuno, kiam aldono al la oktobra numero proklamis "BAN OFF". Antaŭ septembro 1920, QST eldonis ĝis 100 paĝoj, grandeco ne vidita ekde aprilo 1917.

Publikigo daŭrigis dum la dua mondmilito, malgraŭ la halton de amatora radioaktivado per ordono de la usona registaro. Dum ambaŭ militoj, radioamatoroj estis tre bezonataj kiel armeaj radiokomunikistoj.

Kiel parto de ĝia centjara jubileo en 2014 ARRL publikigis du volumojn de QST-represaĵoj de 1915 ĝis 2013: unu pri Radioamatora teknologio kaj la aliaj pri reklamadoj.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Nuntempe QST inkludas projektojn por la radioamatoraj entuziasmuloj, bildojn, artikolojn, kolonojn, kaj raportojn pri ARRL-temoj. Speciala intereso ricevas la rolon de amatora radio en krizaj komunikadoj kiel ekzemple en la horoj post la Atencoj de la 11-a de septembro kaj en Uragano Katrina.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Priskribo de la revuo ĉe ARRL.org
  2. jara indekso

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]