Quartier Militaire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Quartier Militaire
urbo

Flago

Flago
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 22 745  () [+]
Geografio
Geografia situo 20° 15′ S, 57° 33′ O (mapo)-20.2557.55Koordinatoj: 20° 15′ S, 57° 33′ O (mapo) [+]
Quartier Militaire (Maŭricio)
Quartier Militaire (Maŭricio)
DEC
Quartier Militaire
Quartier Militaire
Situo de Quartier Militaire

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Quartier Militaire [+]
vdr

Quartier Militaire (esperante Militista Kvartiro) estas urbo en la centro de Maŭricio dependanta de distrikto Moka kaj hejmo de la distrikta konsilio. Ĝia populacio estis 32 650 loĝantoj en 2011, plejparte hindeŭropaj. Ĝiaj kvartaloj kaj antaŭurboj nomiĝas Bonne Veine, Espérance, La Valette, Providence (kiu estas hejmo de granda islama malplimulto), Route 16, Royal Plaza, Hilton Street kaj Vuillemin.

Geografio kaj priskribo[redakti | redakti fonton]

Quartier Militaire estas konata pro sia relative nuboza kaj malvarmeta klimato. Ĝia rekordo de malvarmo estis 5 gradoj Celsiaj. Camp de Masques kun pli varma klimato situas oriente, same kiel Médine kun pli milda klimato. Phoenix situas sude kaj Saint-Pierre okcidente.

La bazaro de Quartier Militaire estas tre pitoreska, precipe dimanĉon matene. Ĝi estas priservata de buslinio. La urbo havas poŝtejon, multajn butikojn, dispensariojn kaj sportajn klubojn. Ĝi estas fama pro sia futbala stadiono.

Kvartalo La Valette estas konata pro sia malgranda lago, kiu ofertas vidpunkton aprezatan de vizitantoj.

Instruado[redakti | redakti fonton]

Quartier Militaire havas gimnazion por knaboj kaj gimnazion por knabinoj, same kiel publikan bazlernejon Sir Edward Walter School kaj privatan lernejon Saint-Léon. La kvartalo Providenco gastigas la publikan lernejon por knabinoj Lady Lydie Ringadoo kaj Belle Rive superan lernejon de dentokuracado. Quartier Militaire estas fama pro sia privata lernejo kun plurlingva sekcio (franca, angla, germana, araba, hispana, itala, turka), lingvoj de la landoj kun maŭriciaj elmigrintoj.

Religiaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Quartier Militaire havas grandan hinduan templon en Providence, plurajn malnovajn hinduajn templetojn, kaj islaman kulturan centron, la sola en la distrikto. Royal Plaza gastigas katolikan preĝejon kaj du malgrandajn moskeojn.

Moskeo

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Quartier Militaire en la franca Vikipedio.