Queen’s House
La Queen's House (domo de la reĝino) en Greenwich, estas reĝa loĝejo, konstruita komence de la 17-a jarcento laŭ la projekto de Inigo Jones por la reĝino Anna de Danio. Ĝi estis la unua granda laboro komisiita al Jones post lia reveno de Italio, kie li dum kelkaj jaroj estis studinta la romian arkitekturon, la renesancan arkitekturon kaj la arkitekturon de Andrea Palladio.
La Queen's House estas konstruaĵo tre grava por la brita arkitekturo, ĉar ĝi estas la unua domo konstruita intence laŭ la klasika stilo.
Ek de 1807 la domo estis utiligita kiel lernejo por maristoj kaj ek de 1937 ĝi estas parto de la National Maritime Museum (Nacia Marista Muzeo).