Quicena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Quicena
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22191
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 329  (2023) [+]
Loĝdenso 34 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 9′ N, 0° 22′ U (mapo)42.1475-0.36000000000001Koordinatoj: 42° 9′ N, 0° 22′ U (mapo) [+]
Alto 476 m [+]
Areo 9,669962 km² (96 6.9 962 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Quicena (Provinco Ŭesko)
Quicena (Provinco Ŭesko)
DEC
Quicena
Quicena
Situo de Quicena
Quicena (Hispanio)
Quicena (Hispanio)
DEC
Quicena
Quicena
Situo de Quicena

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Quicena [+]
vdr

Quicena [kiZEna] (en aragona QuizenaQuicena) estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la centro de la komarko Hoya de Huesca (kies ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem nome Ŭesko) apartenanta al la okcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia malgranda municipa teritorio estas en la centro de la komarko Hoya de Huesca. Ĝi estas iomete oriente kaj tute apude de la provinca kaj komarka ĉefurbo: fakte kaj Quicena kaj Tierz estas du malgrandaj municipoj ambaŭflanke de la nacia ŝoseo N-240 survoje al la enirejo al Ŭesko, nome Quicena norde kaj Tierz sude.

La loĝloko Quicena mem (476 msm) estas je 5 km oriente de Huesca proksime al la nacia ŝoseo N-240 kiu kondukas al la provinca ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Quicena.

La loko estis loĝata de islamanoj, poste moriskoj.

La loko estis konkerita en la 11-a jarcento.

En 1086 la reĝoj Sancho Ramírez kaj Petro la 1-a donis al Montearagón la lokon de Quicena. La Monaĥejo de Montearagón donis al Quicena serion de privilegioj en 1266 kolektitaj en la Carta Puebla (loĝĉarto), konservita en la Historia Nacia Arkivo.

La Enlanda Milito estis sangelverŝa en la areo pro la atakoj de la respublikaj fortoj kontraŭ la provinca ĉefurbo Huesca, kiu estis kontrolita de la insurekciuloj ekde la komenco de la milito.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealo, vitejoj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj) al irigaciaj kultivoj, plus natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la Kastelo de Montearagón, romia akvedukto, ponto super la rivero Flumen, preĝejo, ermitejo, kaj ekstere naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]