Río Negro (rivero en Argentino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Negro
Río Negro (rivero en Argentino)
Mapo de la rivera fluo
Bazaj informoj
Situo Argentino
Longeco 635 km
Akvokolekta areo 132,275 km2
Meznombra trafluo 1,014 m3⋅s-1
Fluo
Fonto kunfluo de riveroj Lemay kaj Neuquén
· Alteco 260 m m super marnivelo
Enfluejo Atlantiko
· Alteco 0 m super marnivelo
Altecodiferenco 260 m m
Geografio
Urboj survojaj Neuquén, General Roca, Choele Choel, General Conesa, Viedma
v  d  r
Information icon.svg

Negro (hispane: Río Negro = nigra rivero) estas la plej grava rivero en la argentina provinco Río Negro, kiu ricevis sian nomon de ĝi. La nomo estas traduko el la mapuĉa lingvo, en kiu la rivero nomiĝas Curu Leuvu.

La rivero ekestas per kunfluo de la riveroj Lemay kaj Neuquén proksime de urbo Neuquén. Je mallonga peco ĝi fluas en provinco Neuquén, poste eniras provincon Río Negro. Post 635 km ĝi fluas, proksime de urbo Viedma, en Atlantikon. En sia lasta parto ĝi fluas sur la limo de provincoj Río Negro kaj Buenos Aires.

La riversistemo Neuquén-Negro kune havas longon de ĉ. 1.066 km. Preskaŭ je sia tuta vojo ĝi paralelas kun distanco de 50 – 100 km al la malpli granda rivero Colorado, kiu fluas norde (maldekstre) de ĝi.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]