RS-28 Sarmat

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La RS-28 Sarmat[1] (ruse: PC-28 Capmat, kromnomita «Satano 2» de la okcidenta gazetaro, NATO-kodo: SS-X-30) estas interkontinenta balistika misilo kun tre granda altatingo konstruita de Rusio.

Tiu misilo estas impulsita de motoro-raketo funkcianta per likvaj raket-pelaĵoj kaj posedas mekanismon de tipo nomita MIRV (el la angla Multiple Independently targeted Reentry Vehicle). Temas pri armea tekniko konsistanta el ekipado de misilo per pluraj eksplodiloj (nukleaj aŭ konvenciaj), el kiuj ĉiu sekvas sendependan trajektorion dum ĝi eniras en la atmosferon.

Ĝi estas disvolvita de la Studo-Oficejo Makejev ekde 2009 por anstataŭi la SS-18. Ĝia granda ŝargo-kapablo ebligas al si kunpreni ĝis dek kapoj de forta potenco aŭ dek kvin kapoj de plej malgranda potenco, aŭ kombino de termonukleaj kapoj kaj de kontraŭmezuroj (= provizoj prenitaj por kontraŭbatali agon, efikon, okazaĵon, aŭ por malhelpi ilin) koncipitaj por trompi la defendojn kontraû misiloj. Temas pri respondo de la rusa armeo al la ĝenerala programo "Prompt Global Strike" far Usono. La rusia armeo anoncis en la 20a de aprilo 2022 la unuan pafon kun sukceso de tiu misilo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]