Rabé de las Calzadas
Rabé de las Calzadas | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09130 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 254 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 25 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 20′ N, 3° 50′ U (mapo)42.34-3.8341666666667Koordinatoj: 42° 20′ N, 3° 50′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 831 m [+] | ||
Areo | 10,107 km² ( 101 0.7 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Rabé de las Calzadas [+] | |||
Rabé de las Calzadas [raBE delaskalZAdas] estas loĝloko kaj municipo en la centrokcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 10,107 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 232 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed poste rekuperiĝis pro la proksimeco al la provinca ĉefurbo.
1991 | 1996 | 2001 | 2004 | |||
---|---|---|---|---|---|---|
149 | 177 | 221 | 154 |
Ĝi distas 14 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
La 20an de februaro 1085, la reĝo Alfonso la 6-a donis la lokon al la Hospitalo de la Imperiestro en Burgoso, kaj en 1128 Alfonso la 7-a donis tiun hospitalon al la burgosa katedralo; ekde tiam estis senjoroj la episkopoj de Burgoso.
La loknomo Rabé de las Calzadas eble estas klarigebla kiel Rabeno de la Ŝoseoj el la epoko de la romianoj (pro la ŝoseoj) kaj rabeno pro rilato al la tiam oftaj judaj komunumoj.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo.