Radfaristo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
radfaristo dum konstruo de ligna rado

Radfaristo estas historia profesio de ĉarpentisto, kiu faras el ligno (kaj eble iom da metalo) radojn. Radfaristoj kutime ankaŭ kunmetis el ligno tutajn ĉarojn kaj aliajn agrikulturajn ilojn. La profesio estis ankaŭ unu el pluraj profesioj kiuj kunlaboris por konstrui pli malsimplajn ĉevalveturilojn, kiaj kaleŝoj, droŝkoj kaj fiakroj.