Radikoj kun vira signifo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Radikoj kun vira signifo estas radiko en Esperanto, kies signifo estas nepre vira, eĉ sen iu specifa aldono (ekzemple la kvazaŭ-prefikso vir- aŭ la neologisma sufiko -iĉ). Strikte virsencajn radikojn karakterizas la ekzisto de aparta radiko kun analoga seksneŭtra signifo.

Ekzemploj estas:

  • Pri homoj:
    • knabo = vira infano
    • viro = (plenkreska) vira homo
  • Pri bestoj:
    • stalono = virĉevalo
    • taŭro = virbovo

Tiuj bestaj radikoj ne povas kun bona senco akcepti la sufikson "-in-"; la virina formo deriviĝas de la neŭtra radiko. Kontraŭe ekzistas kaj uzatas la formoj "virino" kaj "knabino"; "homino" kaj "infanino" estas malmulte uzataj.

Baze viran signifon havas ankaŭ ĉiuj vortoj kun sufikso -ĉj-.

Alia kategorio estas la nomoj de la parencoj. Ili ofte estas uzataj kiel implicite virseksaj, sed kontraŭe al "viro" kaj "knabo" por ili ne ekzistas sendependa neŭtra formo. Ekzemploj:

  • avo
  • edzo
  • filo
  • frato
  • kuzo
  • nepo
  • nevo
  • onklo
  • patro

La mankon de neŭtra formo kelkaj provis kompensi per uzo de la prefikso "ge-", kiu tamen principe ne neŭtrigas, sed kunigas ambaŭ seksojn. Aliaj proponis novan prefikson "go-". Malavantaĝo de tia solvo estas, ke la aldono de tia prefikso ĝeneraligus la signifon, dum ke normale ĉiu aldono de vortero pliprecizigas la signifon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]