Radslavičky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Radslavičky
vilaĝo
Malgranda sonorilejo el la jaro 2007
Oficiala nomo: Radslavičky
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Vyškov
Administra municipo Radslavice
Historia regiono Moravio
Montaro Drahana montetaro
Domoj 37 (2011)
Situo Radslavičky
 - alteco 375 m s. m.
 - koordinatoj 49° 19′ 30″ N 16° 59′ 31″ O / 49.32500 °N, 16.99194 °O / 49.32500; 16.99194 (mapo)
Katastro 0,87 km² (87 ha) Radslavičky
Loĝantaro 94 (2021)
Denseco 108,05 loĝ./km²
Fondo 1764
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 682 01
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Radslavičky
Portalo pri Ĉeĥio

Radslavičky (ankaŭ Malé Raclavice) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Radslavice. Ĝi troviĝas 8,5 km norde de urbo Vyškov ĉe ŝoseo el Dědice ĝis Pustiměř. La vilaĝo situas sur montarpiedo de Drahana montetaro. Radslavičky estis memstara municipo ĝis la jaro 1950. Estas ĉi tie registritaj 37 adresoj. Daŭre ĉi tie vivas 94 loĝantoj (2021).

Radslavičky estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 0,87 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

Radslavičky estas fondita en la jaro 1764 kiel dominikala domaro. Dum la dua mondmilito en la jaro 1941 Radslavičky estis perforte forloĝigita pro la tn. "Vyškova pafekzercejo", sed post fino de la dua mondmilito en la jaro 1945 kaj post forŝovo de germanoj parto de la forloĝigita loĝantaro revenis.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869229
1880234
1890260
1900236
1910267
1921267
JaroLoĝantoj
1930231
1950129
1961145
1970111
198095
199196
JaroLoĝantoj
200185
2011117
202194

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Malgranda sonorilejo el la jaro 2007 sur la loko de la devena kun sonorilo el la jaro 1800
  • Monumento al viktimoj de la militoj
  • Ŝtona kruco en vilaĝplaco nove rekonstruita en la jaro 2007
  • Ŝtona kruco en kampoj super la vilaĝo el la jaro 1844