Rafajnovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Transkarpata provinco en Ukrainio

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Rafajnovo, ukraine Рафайновo, ruse Рафалёво (rafaljovo), hungare Rafajnaújfalu estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Berehove, en municipo de Zapsonj. La pli frua ukraina nomo estis Рафальове (rafaljove).

Situo[redakti | redakti fonton]

Rafajnovo situas sur ebenaĵo, laŭ rojo. Mukaĉeve troviĝas 22, Berehove 30 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1270 en formo Rafajn. En 1566 la tataroj detruis la vilaĝon. En 1910 loĝis en Rafajnaújfalu 676 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1920 Rafajnaújfalu apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Mezőkaszony, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la regiono redoniĝis al Hungario, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Dum alveno de Ruĝa Armeo parto de la hungaroj estis deportitaj al gulago. Ekde 1945 Rafaljovo apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. En 1993 Rafajnovo disiĝis kaj memstariĝis de Zapsonj. En 2000 la kampoj estis disdonitaj inter la loĝantoj. En 2001 loĝis en Rafajnovo 974 da homoj, (936 hungaroj).

Vilaĝservoj estas lernejo, muziklernejo, infanĝardeno, biblioteko, kuracejo, poŝto, 5 vendejoj, kafejeto.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelkomunumo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]