Rajtoj de GLAT en Ĉednestrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gejoj, lesboj, ambaŭseksemuloj kaj transgengruloj (rumane LGBT) en Ĉednestrio eble alfrontos laŭleĝajn defiojn ne spertitajn de ne-GLAT-aj loĝantoj. Ĉednestrio estas nekonata rompŝtato kun sia propra jura sistemo. Por la jura situacio por GLAT-individuoj en Moldavio, vidu artikolon Rajtoj de GLAT en Moldavio.

Leĝoj pri samseksa agado kaj transgenreco[redakti | redakti fonton]

Konsenta samseksa agado estas laŭleĝa en Ĉednestrio, malgraŭ multaj eksterlandaj fontoj dirante, ke ĝi estas kontraŭleĝa. Artikolo 131 de la Krimkodo de Ĉednestrio, kiu ekvalidis en junio 2002, deklaras, ke fari sodomion, lesbanismon kaj sekskuniĝon kun homo sub la aĝo de 16 estas kontraŭleĝa. La artikolo tamen ne deklaras, ke fari 'sodomion kaj lesbanismon' super 16 estas kontraŭleĝa. Ĉiuj aliaj artikoloj rilataj al sekskrimoj, kiel seksa atako kaj trudado por fari seksajn agojn, listigis '(malgejajn) sekskuniĝon, sodomion kaj lesbanismon' en la sama kategorio. Ne estas aliaj artikoloj en la Krimkodo de Ĉednestrio, kiuj havas leĝojn disigitajn pri punado de samseksa agado aŭ farado de sodomio kaj lesbanismo.'[1]

Malgraŭ tio, GLAT-individuoj estas submetataj al registara kaj socia diskriminacio.[2]

En la ĉednestria pasaporto ne ekzistas marko de genro. Tamen la pasporto devas esti anstataŭigita pro ŝanĝo de jura genro.

En januaro de 2024 jaro, ĉednestriaj aŭtoritatoj proponis leĝon pri malpermeso de tiel-numita "propagando de sameseksemeco" (same, ke en Rusio) [3]

Rekono de samseksaj unuiĝoj[redakti | redakti fonton]

Ĉednestrio ne agnoskas samseksan unuiĝon. La Kodo de Geedzeco kaj Familio, kiu ekvalidis en 2002, deklaras, ke geedzeco estas libervola para unio inter viro kaj virino. La Kodo ne rekonas aliajn specojn de partnereco por kaj kontraŭ-seksaj kaj samseksaj paroj krom geedzeco.[1]

Persekutadoj de GLAT-aktivistoj[redakti | redakti fonton]

Karolina Dutka, ĉednestria GLAT-aktivisto, estis arestita de ŝtata sekureca agentejo la 31-an de oktobro de 2016 jaro. La motivo de aresto estis foto-ekspozicio, dediĉita al GLAT-aferoj. Agento de ŝtata sekureco asertis, ke «en Ĉednestrio ne ekzistas homofobio kaj GLAT-personoj».[4]

Resuma tablo[redakti | redakti fonton]

Samseksa agado laŭleĝa (Ekde 2002)[5]
Egala aĝo de konsento Yes (Ekde 2002)
Kontraŭdiskriminaciaj leĝoj en dungado No
Kontraŭdiskriminaciaj leĝoj pri provizado de varoj kaj servoj No
Kontraŭdiskriminaciaj leĝoj en ĉiuj aliaj areoj (inkluzive nerektan diskriminacion, malamikan paroladon) No
Samseksa geedzeco No
Rekono de samseksaj paroj No
Adopto de infano fare de samseksaj paroj No
Komuna adoptado fare de samseksaj paroj No
Gejoj kaj lesboj permesis servi malkaŝe en la militistaro
Rajto ŝanĝi laŭleĝan sekson Yes(Ekde 2001)
Aliro al FIV por lesboj
Komerca surogato por samseksemaj viraj paroj No
Gejoj permesis donaci sangon No

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]