Homaj rajtoj en Ĉednestrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La situacio pri homaj rajtoj en Ĉednestrio estis kritikita de pluraj landoj kaj internaciaj organizaĵoj. Moldavio, kaj pluraj ŝtatoj kaj neregistaraj organizaĵoj asertas ke la registaro de Ĉednestrio estas aŭtoritatema kaj tie okazas arbitraj arestoj kaj torturoj.

Ĉednestrio establis oficejon de ombudsmano en 2006 por plibonigi la situacion.[1]

Libereco en la mondo raporto, eldonita de la usona organizaĵo Freedom House, priskribis Ĉednestrion kiel "malliberan" teritorion, kun malbona reputacio rilate politikajn rajtojn kaj civilajn liberecojn[2].

Situacio pri rumanlingvaj lernejoj[redakti | redakti fonton]

Ĉednestria registaro insistas, ke publika edukado por etnaj moldavoj en ilia denaska lingvo okazu per la moldava cirila alfabeto kaj limigis la uzadon de la rumana lingvo al nur ses lernejoj. Kvar el tiuj lernejoj estis fermitaj de la aŭtoritatoj, kiuj asertis, ke la lernejoj rifuzis peti oficialan agnoskon. La lernejoj poste estis remalfermitaj pro premo de Eŭropa Unio, sed kiel privataj institucioj.

En 2010 la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj deklaris parte akceptindajn plendojn de pli ol 100 lokaj loĝantoj pri fermo de tri rumanlingvaj lernejoj en Ĉednestrio (en urboj Bendero, Rîbniţa kaj Grigoriopol), pledante pri malobservo de ilia rajto je protekto de privata vivo, edukado kaj nediskriminacio.[3]

La misio de Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo en Moldavio instigis lokajn aŭtoritatojn de urbo Rîbniţa redoni konfiskitan konstruaĵon al la rumana lernejo. La konstruado estis preskaŭ finita en 2004, kiam Ĉednestrio ekkontrolis ĝin dum la lerneja krizo okazinta tiujare.[4]

Persekutadoj de ĵurnalistoj[redakti | redakti fonton]

En aprilo de 2010 la ĵurnalisto Ernest Vardanean estis arestita en senpunan de ĉednestria ŝtata sekureca agentejo okazon de spionado por Moldavio[5]. En junio de 2011 Vardanean estis amnestiita[6].

Aliaj procesadoj en Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj per okazaĵoj en Ĉednestrio[redakti | redakti fonton]

  • «Pisari kontraŭ Moldavio kaj Rusio» (2015)[7]
  • «Mozer kontraŭ Moldavio kaj Rusio» — en 2016 jaro EKHR malkovris malrespekton de homaj rajtoj de perforto per Rusio, kaj konkludis, ke Ĉednestrio estas pri influo de Rusio.
  • «Jurie Turturika kaj Kasian Petru kontraŭ Moldavio kaj Rusio» — pri konfisko de aŭtoj — en 2016 jaro EKHR malkovris malresperton de artikolo № 1 de protokolo № 1 de perforto per Rusio.[8]
  • «Paduret kontraŭ Moldavio kaj Rusio»[9]
  • «Jeriomenko kontraŭ Moldavio kaj Rusio»[10]
  • «Apcov kontraŭ Moldavio kaj Rusio» (2017)[11]
  • «Vardanean kontraŭ Moldavio kaj Rusio» (2017)[12]
  • «Sojma kontraŭ Moldavio, Rusio kaj Ukraino» (2017)[13]
  • «Braga kontraŭ Moldavio kaj Rusio» (2017)[14]
  • «Draĉi kontraŭ Moldavio kaj Rusio» (2017).[15]
  • «Pokasovĉi kontraŭ Moldavio kaj Rusio» (2018).[16]
  • «Sandu kaj aliaj kontraŭ Moldavio kaj Rusio» (2018).[17]
  • «Mangir kaj aliaj kontraŭ Moldavio kaj Rusio» (2018).[18]
  • «Kolobîĉko kontraŭ Moldavio, Rusio kaj Ukraino» (2018)[19]
  • «Stomatij kontraŭ Moldavio kaj Rusio» (2018)[20]
  • «Bobejko kaj aliaj kontraŭ Moldavio kaj Rusio» (2018)[21]
  • «Babĉin kontraŭ Moldavio kaj Rusio» (2019)[22]
  • «Untilov kontraŭ Moldavio kaj Rusio» (2019)[23]
  • «Filin kontraŭ Moldavio kaj Rusio» (2019)[24]
  • «Istratij kontraŭ Moldavio kaj Rusio» (2019)[25]
  • «Berzan kaj aliaj kontraŭ Moldavio kaj Rusio» (2019)[26]
  • «Matĉenko kontraŭ Moldavio kaj Rusio» (2019)[27]
  • «Negruta kontraŭ Moldavio kaj Rusio» (2019)[28]
  • «Iovcev kaj aliaj kontraŭ Moldavio kaj Rusio» (2019)[29]
  • «Grama kaj Dirul kontraŭ Moldavio kaj Rusio» (2019)[30]
  • «Kazak kaj Surkiĉan kontraŭ Moldavio kaj Rusio» (2020)[31]
  • «Oprea kaj aliaj kontraŭ Moldavio kaj Rusio» (2020)[32]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]