Rakonto de la Vivo de Frederick Douglass
Rakonto de la Vivo de Frederick Douglass | |
---|---|
eldono aŭ traduko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Frederick Douglass, William Lloyd Garrison |
Lingvoj | |
Lingvo | angla lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1845 |
Eldonejo | The Anti-Slavery Office |
Ĝenro | aŭtobiografio |
Rakonto de la Vivo de Frederick Douglass (angle Narrative of the Life of Frederick Douglass, an American Slave) estas usona memoraĵo kaj traktaĵo pri abolicio de 1845, verkita de la fama oratoro kaj ekssklavo, Frederick Douglass. Oni ĝenerale konsideras ĝin la plej fama el nombro da rakontoj verkitaj de eksaj sklavoj dum la sama periodo.
Kune kun La Kabano de Onklo Tom, la Rakonto de la Vivo de Frederick Douglass estis unu el la plej influaj literaturaĵoj fuelantaj la aboliciisman movadon de la frua 19-a jarcento en Usono.
La libro konsistas de dekunu ĉapitron pri travivaĵoj de Douglass: lia vivo kiel sklavo, kaj lia strebo liberiĝi. Ĝi enhavas du enkondukojn de konataj blankulaj aboliciistoj: antaŭparolo de William Lloyd Garrison, kaj letero de Wendell Phillips. Ambaŭ argumentas subtene la verecon de la rakonto, kaj la legoscion de la aŭtoro.