Rakontoj pri Afanti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rakontoj pri Afanti
Rakontoj pri Afanti
Rakontoj pri Afanti
Aŭtoro Fan Yizu
Eldonjaro 1982
Urbo Pekino
Eldoninto Ĉina Esperanto-Eldonejo
Paĝoj 72
vdr

Rakontoj pri Afanti estas rakontaro pri la heroo Nasrudin Afanti, organizita kaj adaptita en Esperanto de Fan Yizu kaj eldonita de Ĉina Esperanto-Eldonejo en 1982, kun revizio de Geoffrey Sutton kaj ilustraĵoj de Tian Yuan.

Nasrudin Afanti estas rolulo de la populara rakontaro de la provinco Ŝinĝango, precipe de la ujgura popolo. La rakontoj pri li reflektas la lokan kulturon de jarcentoj. Ili spegulas ecojn kiel saĝon, kuraĝon, optimismon, diligentecon, humoron kaj aliajn bonajn kvalitojn de la homa estaĵo. Tiu verketo en Esperanto prezentas 41 el tiuj rakontetoj, krom antaŭparolo pri la precipa rolulo.

La esperantigo de Fan Yizu sekvis la simplan rektan stilon de la buŝa popola elparolo, tiel ke tiu verko fariĝis taŭga kiel eduka rimedo por Esperanto-instruado. En aprilo 2006 ĝi estis e-librigita de E-lerno.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Krom antaŭparolo prezentanta la ĉefan rolulon Nasrudin Afanti, la verko organizita de Fan Yizu havas 41 rakontojn, kies titoloj estas:

  1. Serĉado por Saĝo
  2. Mono kaj Justeco
  3. Kvarpieda Reĝo
  4. Ŝarĝo por Du Azenoj
  5. Li Nesubigebla
  6. Sorĉa Povo Kontraŭ Pluvo
  7. Plantado de Oro
  8. Afanti kaj la Reĝo
  9. Forto de Kamparanoj
  10. Bonege!
  11. Sindefendo kontraŭ Ŝtelistoj
  12. Admono de Alaho
  13. Stranga Karavano
  14. Mandareno en Boato
  15. Ankaŭ Vi Estas Lupo
  16. Frenezulo
  17. Kial Vi Ankoraŭ Bezonas Surtutojn?
  18. Saĝo
  19. Ne Serĉu per Via Propra Vivo!
  20. Balai la Korton
  21. Kiu Estas Pli Frandema?
  22. La Plej Altaj Maksimoj
  23. Kaldrono Naskis Idon
  24. Mi Malkonstruas Nur Mian Etaĝo
  25. Kalkulado de la Konto de Kokino
  26. Por ke Ĝi Ne Estu Soifa
  27. Manĝigi Veston
  28. En Razejo
  29. Honto
  30. Kia Sono Estas la Plej Bela?
  31. Veneno
  32. Turbano
  33. Kie Estas la Kato?
  34. Aĉeti Oleon
  35. Donaco Falinta de la Ĉielo
  36. Neniu Scias Nun
  37. Preni Azenon kiel Modelon
  38. Ĝi Diris, ke...
  39. Ne Aŭskultu la Edzinon
  40. Kulpo de la Hundo
  41. Morti Du Tagojn Pli Frue ol Vi

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]