Rapport sur l'Esperanto adressé à M. le Ministre de l'Instruction Publique

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Rapport
sur l'Esperanto
Rapport sur l'Esperanto
Rapport
sur l'Esperanto
Aŭtoro Théophile Cart
Eldonjaro 1907
Urbo Parizo
Eldoninto Presa Esperantista Societo
Paĝoj 21
vdr

Rapport sur l'Esperanto adressé à M. le Ministre de l'Instruction Publique [1] (Raporto pri Esperanto adresita al S-ro Ministro de la Publika Instruado), estas franclingva raporto verkita de Théophile Cart en 1906. La teksto estas eldonita de Presa Esperantista Societo en Parizo en la jaro 1907.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La celo de la raporto estis subteni leĝoprojekton por enkonduko de Esperanto kiel nedeviga lingvo en la francaj lernejoj. Aldonita estas raporteto pri la avantaĝoj de kiuj povus profiti la blinduloj se Esperanto estus instruata en iliaj lernejoj.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Kvankam speciale verkita por Francoj, kaj el franca vidpunkto, tre grava kaj tre interesa por ĉiuj estas tiu ĉi raporto pri Esperanto prezentita de Pro. Cart al la franca ministro de la Publika Instruado okaze de la propono jus farita de Sro. Cornet al la Ĉambro de l’ Deputatoj por oficiala akcepto de Esperanto en la Publikan Instruadon. Ĉi klare resumas ciujn argumentojn por Esperanto kaj lerte refutas la atakojn kontraŭ artefarita lingvo, ĉi enhavas kvar ĉapitrojn (Position du Probleme de la langue internationale et sa solution par l’Esperanto. - Faits.— Raisons de succès. — Programme) kaj estas sekvata de Noto pri Esperanto ĉe la Blinduloj. Tre bele kaj rimarkinde presita ĝi estas vendata por la profito de la propagando de Esperanto inter blinduloj. 
— La belga sonorilo - Numero 065, Julio (1907)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Kompleta teksto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]