Rastatt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono Mapo
blazono de Rastatt situo de Rastatt en Germanio

Rastatt [raŝtat] estas germana urbo en la federacia lando Baden-Virtembergo, 20 kilometrojn norde de Baden-Baden. La urbocentro troviĝas malpli ol 10 kilometrojn for de la rivero Rejno kaj de Francio.

kastelo Rastatt, vido de la parko
fronto de kastelo Favorite
fontano Alexius
fontanto Bernhardus
"la renkonto" de Giuliano Vangi

Muzeoj

La urba muzeo montras la ĝeneralan historion de Rastatt. Plue ekzistas origine meblita muzea loĝdomo Am Kirchplatz 6 kaj rejnoborda muzeo en Ottersdorf.

La Revolucio de 1848 en Germanio komenciĝis en marto 1848 en Rastatt, kaj ene de malmultaj semajnoj de ĉi-tie kaptis ĉiujn tiamajn germanlingvajn ŝtatojn. Pri tio informas la "Memorejo pri Movadoj por Libereco en la Germana Historio", kiu troviĝas en la urba kastelo. Plue ekzistas armea muzeo, kaj urba galerio en konstruaĵo Fruchthalle.

Vidindaĵoj, specialaĵoj

La impona kastelo de Rastatt, iama sidejo de la grafoj de Baden-Baden, estas la rekonilo de la urbo. Pliaj vidindaĵoj estas:

  • la kastelo Favorite
  • la kapelo Einsiedeln
  • la kasteleto Pagodenburg
  • la preĝejoj Bernhardus, Sankta Aleksandro kaj la protestanta urbopreĝejo
  • la historia urbodomo
  • la malnova akvoturo
  • la armea fortikaĵo
  • la domo Rossi kaj la
  • jam menciita Fruchthalle.

Ankaŭ pluraj artaj fontanoj vivigas la centran urbon.

  • Pram-ligo al Seltz. De la urboparto Plittersdorf pramŝipo veturigas aŭtojn kaj piedirantojn trans la Rejno al la franca urbeto Seltz. Post kolizia akcidento en 2005 la pramado estis ĉesigita dum kvin jaroj. La 11-an de septembro 2010 ĝi estis reinaŭgurita.
  • WWF-Auen-Institut. La esplor-instituto de WWF estis inaŭgurita en 1985 de Princo Filipo (WWF-prezidanto de 1981 ĝis 1996). La esploroj servas al konservado de la riverejoj en la tuta mondo kaj ties specialaj flaŭro kaj faŭno.
  • Filio de Daimler AG. Oni fabrikas la A-klason de Mercedes tie.

Partneraj urboj

Samnoma urbo

En la ŝtato Norda Dakoto de Usono fondiĝis dua urbo kun la nomo Rastatt.

Esperanto en Rastatt

Tie vivis kaj mortis Horst Fischer.

En 1987 tie okazis la 65-a Germana Esperanto-Kongreso kaj pluraj BAVELO-seminarioj.

Eksteraj ligiloj