Ratibořice (germaneRatoborschitz) estas loka parto de la urbo Česká Skalice en Ĉeĥio. Ĝi situas en la valo de la rivero Úpa. Kvankam la vilaĝeto mem havas nur 9 loĝantojn (2021), ĝi apartenas al la plej konataj turismaj lokoj kaj la plej ŝatataj ekskursoceloj en la lando - dank al verkistino Božena Němcová, kiu tie travivis sian infanaĝon. Tio influis ŝian postan verkaron kaj precipe ŝian plej konatan verkon, novelon Avineto (La avinjo), kiu loke situas ĝuste en Ratibořice. Tial la valo estas nuntempe nomata "Babiččino údolí" (Valo de Avineto).
kastelo Ratibořice - origine gotika fortikaĵo rekonstruita en 1702-1708 je baroka kastelo, en 1825-1826 komplete rekonstruita en klasikisma kaj empira stilo - publike alirebla kaj organizanta diversajn kulturajn aranĝojn; ĉirkaŭita de ampleksa angla parko (5,58 hektaroj), kun fazanejo kaj empira ĉasista pavilono
Staré bělidlo (Malnova tekstilblankigejo) - romantika ligna domo el 1797, la ĉefa okazloko de la libro Avineto (kvankam reale la familio de Božena Němcová ne loĝis tie) - nuntempe ekspozicio pri popola meblaro kaj objektoj laŭ la rakontado el la menciita novelo
Muelejo de Ludr
Monumento Avineto kun la infanoj de Otto Gutfreund, kreita en 1922 - supozeble la plej konata statuaro en Ĉeĥio