Raul Haĝimba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Raul Ĥaĝimba)
Raul Haĝimba
Persona informo
Naskiĝo 21-an de marto 1958 (1958-03-21) (66-jaraĝa)
en Tkvarcheli
Ŝtataneco Sovetunio • Respubliko Abĥazio • Kartvelio
Alma mater Abkhazian State University
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Raul Haĝimba (abĥaze plennome Рауль Џьумка-иҧа Ҳаџьымба/Raul Ĝumkka-ipa Haĝimba; ruse Рауль Джумкович Хаджимба/Raul Dĵumkoviĉ Ĥaĝimba; kartvele რაულ ხაჯიმბა; naskiĝis la 21-an de marto 1958 en Tkvarĉeli, Abĥaza Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko, Kartvela Soveta Socialisma Respubliko, Sovetunio) estas politikisto de la Respubliko Abĥazio. De 2003 ĝis 2004 li estis ĉefministro kaj de 2005 ĝis 2009 vicprezidanto de la internacie ne rekonita Respubliko Abĥazio en Kartvelio. En la prezidanta baloto de 2005 li konkuris kun la politikisto Sergej Bagapŝ kaj malvenkis nur en tre streĉa konkurado. Kiel vicprezidanto en 2009 sekvis lin la politikisto Aleksandr Ankvab, kiu antaŭe estis ĉefministro.