Raymond Gonin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Raymond GONIN – naskiĝis la 28-an de decembro 1913 en kampara vilaĝeto de la departemento Saône-et-Loire, mortis la 11-an de aprilo 2003 - estis franca esperantisto, kiu loĝis la plejparton de sia vivo en Villeurbanne, departemento Rodano, la laŭ nombro de loĝantoj plej granda antaŭurbo de Liono. Ekde 1923 li ekstudis en la blindula lernejo de Villeurbanne kaj pli poste studis tute sola por akiri pli altajn ŝtatajn diplomojn sekve de kiuj li fariĝis instruisto pri lingvoj por blinduloj.

En 1930, li hazarde trovis brajlan broŝureton «L’Espéranto en dix leçons» de Théophile Cart kaj post eklerno de la lingvo, li ĉeestis dum 1932 sian unuan universalan kongreson en Parizo kiam kreiĝis UABO, t.e. Universala Asocio de Blindul-Organizaĵoj. Poste kreiĝis nova asocio FUBE (Franca Unuiĝo de Blindaj esprantistoj) kaj dum multaj jaroj li prezidis la asocion. Aldone multajn jarojn li funkciis kiel ĝenerala sekretario respektive prezidanto de la Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj. De 1958 ĝis 1992, li dediĉis multajn fortojn al la redaktado de brajla monata revuo «Esperanta Ligilo». En 1969, kun la edzino kaj filo li trapasis la pedagogian ekzamenon de Franca Esperanto-Instituto (FEI). Li fariĝis komitatano de UFE (Unuiĝo Franca por Esperanto) kaj FEI (Franca Esperanto-Instituto) kaj ankaŭ gvidis kursojn en liona regiono. En 1974, kvarjaron antaŭ la emeritiĝo, li estis honorigita ricevante la ordenon «Palmes Académiques» pro sia laboro profesia kaj poresperanta, kaj en 1994, li estis honorigita per la honora membreco de UEA.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]