Reĝa ĵeleo
Reĝa ĵeleo estas speciala nutraĵo de mielabeloj por:
- Ĉiuj la larvoj de la kolonio, sen ekscepto, de ilia naskiĝo ĝis ilia tria tago de vivo;
- La larvoj elektitaj por iĝi reĝino;
- La reĝino de la kolonio dum la tuta daŭro de sia vivo ekde ĝi forlasas reĝan ĉelon.
La vespoj produktas ankaŭ reĝan ĵeleon, sed por urĝa okazo (forpaso de reĝino kaj neniu alia reĝino disponeblas).
Enhavo de la reĝa ĵeleo
La reĝa ĵeleo enhavas meznombre:
- Lipidoj: 4,5%
- Karbonhidratoj: 14,5%
- Aminoacidoj: 13%
- Akvo: 66%