Reĝa Placo (Bruselo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reĝa Placo
placo [+]

LandoBelgio
SituoBruselo
- koordinatoj50° 50′ 32″ N, 4° 21′ 34″ O (mapo)50.8422938002574.3594867Koordinatoj: 50° 50′ 32″ N, 4° 21′ 34″ O (mapo)

Reĝa Placo (Bruselo)
Reĝa Placo (Bruselo)
DEC
Reĝa Placo
Reĝa Placo

Reĝa Placo (Belgio)
Reĝa Placo (Belgio)
DEC
Reĝa Placo
Reĝa Placo
Map
Reĝa Placo
Vikimedia Komunejo:  Place Royale/Koningsplein [+]
vdr
Vidaĵo de la Reĝa Placo de Bruselo: La Konstitucia Tribunalo de Belgio (maldekstre) apud la preĝejo Saint Jacques-sur-Coudenberg.

La Reĝa Placo (france Place Royale, nederlande Koningsplein) estas historia novklasika placo en la centro de Bruselo, Belgio.

Ĝi estis konstruita sur parto de iama bazara placo apud iama Palaco Coudenberg kiu suferis incendion en 1731. La konstruado okazis el 1773 al 1780, uzante desegnojn de la franca arkitekto Barnabé Guimard, kiu ricevis komision en 1769. La placo estas preskaŭ kopio de la Reĝa Placo de Reims.[1] Laŭlonge de la historio diversaj okazaĵoj, eventoj kaj ceremonioj okazis tie.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La ĉefa konstruaĵo ĉe la placo estas la Preĝejo de Saint Jacques-sur-Coudenberg de 1787, desegnita de Barré kaj Guimard. Ĉe la okcidenta flanko de la placo estas la ĉefa konstruaĵo de la Reĝaj muzeoj por Belaj Artoj de Belgio, apud la Muzeo Magritte dum ĉe la sud-orienta flanko estas la Muzeo BELvue. Centre estas statuo de Gotfredo de Bouillon, estro de la unua krucmilito en 1096, kiel rajdostatuo. Ĝi estis skulptita de Eugène Simonis en 848 por anstataŭi la statuon de la Princo Karolo Aleksandro de Loreno, kiu estis fandita por havi metalon dum la Franca Revolucio. En la suda flanko estas ankaŭ la konstruaĵo de la Konstitucia Kortumo de Belgio.

50° 50′ 32″ N 04° 21′ 34″ O / 50.84222 °N, 4.35944 °O / 50.84222; 4.35944 (mapo)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fletcher, B: Sir Banister Fletcher's a History of Architecture, p. 821. Architectural Press (1996)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]