Reĝa Societo de Biologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reĝa Societo de Biologio
Royal Society of Biology
organizaĵo • akademia eldonejo
Komenco 2009 vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Sidejo Londono
Membro de Society Publishers' Coalition • Asocio de Eldonistoj de Edukaj kaj Profesiaj Societoj vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Reĝa Societo de Biologio (angle Royal Society of Biology, akronime RSoB) estas scienca societo en Unuiĝinta Reĝlando kun la celo de antaŭenigado de biologia sciaro en akademiularo, industrio, eduko kaj esplorado. La societo estis kreita en 2009 per kunigo de du paralelaj societoj, la Biosciences Federation kaj la Institute of Biology, kaj havas ĉirkaŭ 18 000 membrojn kaj ĉirkaŭ 100 organizaĵojn kunlaborantajn kun ĝi [1].

En 2015, la societo ricevis sian statuson kiel reĝa societo, kaj ŝanĝis ĝian nomon, kiu ĝis tiam estis la "Biologia Societo" al la "Reĝa Biologia Societo" [2].

La societo eldonas sciencan duonmonaton nomitan The Biologist [3]. La revuo komencis esti eldonita en 1953, fare de unu el la societoj el kiuj la societo estis kreita [4].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Society of Biology membership grades. Society of Biology. Alirita 11 November 2013.
  2. Society of Biology granted Royal title. Royal Society of Biology (13 May 2015). Alirita 3 December 2015.
  3. HOME. Arkivita el la originalo je 29 October 2014. Alirita 29 October 2014.
  4. Magazines and Journals. Academic Search Complete. EBSCO Publishing. Alirita 2023-05-08.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]