Reĝinoj de Francio kaj famaj virinoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Situo de la statuoj ĉirkaŭ la granda baseno de la ĝardeno de Luksemburgio en Parizo.

La reĝinoj de Francio kaj famaj virinoj estas serio de dudek skulptaĵoj starantaj subĉiele ekde la mezo de la 19-a jarcento en la ĝardeno de Luksemburgio en Parizo, en Francio.

Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

La serio Reĝinoj de Francio kaj famaj virinoj konsistas el dudek skulptaĵoj starantaj sur la promenejo superanta la centran florbedon kaj la grandan basenon, antaŭ la palaco Luksemburgo. Kvankam la statuoj estis faritaj de malsamaj skulptistoj, ĉiu estas sammodelaj : staranta portreto de elstara virino en la historio de Francio, el blanka marmoro. Ĉiu statuo altas inter 2,30 m kaj 3,80 m kaj staras sur ŝtona piedestalo, kun en medaliono la nomo, la titolo kaj la naskiĝdato kaj mortodato de la persono.

Historio[redakti | redakti fonton]

La ĝardeno de Luksemburgio estis kreita laŭ iniciato de Maria de Mediĉo en 1612. Ekde 1799, la palaco Luksemburgo gastigis la Senaton kaj okazis pluraj modigoj komence de la 19-a jc. Ekde 1836, la duoncirkla amfiteatro estis pligrandigita, deviganta movi la florbedojn je tridek da metroj.

La elekto de honorataj virinoj estis farita de Ludoviko-Filipo (kiu reĝis de 1830 ĝis 1848). Plej multaj skulptaĵoj estis menditaj en ĉirkaŭ 1843, pagitaj po 12 000 frankoj kaj ĝenerale ekspoziciataj en la foiroj de 1847 ĝis 1848 antaŭ ol esti inaŭgurataj[1].

La statuo de Johana de Arko de François Rude estis konsiderata kiel tro fragila por resti subĉiele kaj eniris en la muzeo Luvro en 1872. Konsekvence, la franca ŝtato mendis en 1874 anstataŭan statuon al Ferdinand Taluet por 7 000 frankoj. Prezentanta Margaretan de Anĵuo, ĝi estis instalata en 1877 kaj prezentata en la foiro de 1895.


Statuoj[redakti | redakti fonton]

La sekvanta listo entenas la statuojn, deirante de nordoriento kaj laŭ horloĝmontrile.

Persono Skulptisto Dato Foto Tabulo Koordinatoj
Batilda
(ĉ. 630-680)
Regentino de Francio
Victor Thérasse 1848 Luxembourg - Sainte Bathilde.jpg Plaque Sainte-Bathilde.JPG 48° 50′ 51″ N 2° 20′ 17″ O  /  48.84759°N, 2.33803°O / 48.84759; 2.33803 (Reĝinoj de Francio kaj famaj virinoj) (mapo)
Bertrada
(720-783)
Reĝino de Francio
Eugène Oudiné 1848 Luxembourg - Berthe ou Bertrade.jpg Plaque Berthe.JPG 48° 50′ 50″ N 2° 20′ 17″ O  /  48.84735°N, 2.3381°O / 48.84735; 2.3381 (Reĝinoj de Francio kaj famaj virinoj) (mapo)
Matilda
(1031-1083)
Dukino de Normandio
Jean-Jacques Elshoecht 1848 Mathilde de Flandre.JPG Plaque Mathilde de Flandre.JPG 48° 50′ 50″ N 2° 20′ 18″ O  /  48.84731°N, 2.33822°O / 48.84731; 2.33822 (Reĝinoj de Francio kaj famaj virinoj) (mapo)
Sankta Ĝenoveva
(423-512)
Patronino de Parizo
Michel-Louis Victor Mercier 1845 Sainte Geneviève.JPG Plaque de Sainte Geneviève.JPG 48° 50′ 50″ N 2° 20′ 19″ O  /  48.84711°N, 2.3386°O / 48.84711; 2.3386 (Reĝinoj de Francio kaj famaj virinoj) (mapo)
Maria Stuart
(1542-1587)
Reĝino de Francio
Jean-Jacques Feuchère 1846 Marie Stuart.JPG Plaque de Marie Stuart.JPG 48° 50′ 48″ N 2° 20′ 19″ O  /  48.84666°N, 2.33858°O / 48.84666; 2.33858 (Reĝinoj de Francio kaj famaj virinoj) (mapo)
Johana de Albret
(1528-1572)
Reĝino de Navaro
Jean-Louis Brian 1848 Jeanne d'Albret JdL.JPG Plaque de Jeanne d'Albret.JPG 48° 50′ 47″ N 2° 20′ 18″ O  /  48.84641°N, 2.33821°O / 48.84641; 2.33821 (Reĝinoj de Francio kaj famaj virinoj) (mapo)
Klemenca Isaure
Legenda fondintino
de la Akademio de Florludoj
Auguste Préault 1848 Clémence Isaure JdL.JPG Plaque de Clémence Isaure.JPG 48° 50′ 47″ N 2° 20′ 17″ O  /  48.84637°N, 2.33792°O / 48.84637; 2.33792 (Reĝinoj de Francio kaj famaj virinoj) (mapo)
Anna-Maria-Ludovikino de Orleano
(1627-1693)
Dukino de Montpensier
Camille Demesmay 1848 Anne-Marie Louise d'Orléans.JPG Plaque d'Anne-Marie Louise d'Orléans.JPG 48° 50′ 46″ N 2° 20′ 16″ O  /  48.84623°N, 2.3379°O / 48.84623; 2.3379 (Reĝinoj de Francio kaj famaj virinoj) (mapo)
Ludovikino de Savojo
(1476-1531)
Regentino de Francio
Auguste Clésinger 1851 Louise de Savoie JdL.JPG Plaque de Louise de Savoie.JPG 48° 50′ 45″ N 2° 20′ 16″ O  /  48.8459°N, 2.33788°O / 48.8459; 2.33788 (Reĝinoj de Francio kaj famaj virinoj) (mapo)
Johana de Arko
(1412-1431)
Heroino
(movita al Luvro en 1872)
François Rude 1852 Jeanne d'Arc François Rude.jpg
Margareta de Anĵuo (jun sia filo Eduardo)
(1429-1482)
Reĝino de Anglio
(anstataŭ Johana de Arko)
Ferdinand Taluet 1877 Marguerite d'Anjou.JPG Plaque de Marguerite d'Anjou.JPG 48° 50′ 45″ N 2° 20′ 16″ O  /  48.84582°N, 2.3378°O / 48.84582; 2.3378 (Reĝinoj de Francio kaj famaj virinoj) (mapo)
Laure de Noves
(1307-1348)
Auguste Ottin 1848 Laure de Noves JdL.JPG Plaque de Laure de Noves.JPG 48° 50′ 45″ N 2° 20′ 11″ O  /  48.84583°N, 2.33641°O / 48.84583; 2.33641 (Reĝinoj de Francio kaj famaj virinoj) (mapo)
Maria de Mediĉo
(1573-1642)
Reĝino de Francio
Louis-Denis Caillouette 1847 Marie de Médicis JdL.JPG Plaque de Marie de Médicis.JPG 48° 50′ 46″ N 2° 20′ 11″ O  /  48.846°N, 2.33632°O / 48.846; 2.33632 (Reĝinoj de Francio kaj famaj virinoj) (mapo)
Margareta de Angulemo
(1492-1549)
Reĝino de Navaro
Joseph-Stanislas Lescorné 1848 Marguerite d'Angouleme.JPG Plaque de Marguerite d'Angouleme.JPG 48° 50′ 47″ N 2° 20′ 11″ O  /  48.84625°N, 2.33636°O / 48.84625; 2.33636 (Reĝinoj de Francio kaj famaj virinoj) (mapo)
Valentina de Milano
(1370-1408)
Dukino de Orleano
Victor Huguenin 1846 Valentine de Milan.JPG Plaque de Valentine de Milan.JPG 48° 50′ 47″ N 2° 20′ 11″ O  /  48.84638°N, 2.33637°O / 48.84638; 2.33637 (Reĝinoj de Francio kaj famaj virinoj) (mapo)
Anna de Beaujeu
(1460-1522)
Regentino de Francio
Jacques-Édouard Gatteaux 1847 Anne de Beaujeu.JPG Plaque d'Anne de Beaujeu.JPG 48° 50′ 48″ N 2° 20′ 10″ O  /  48.84654°N, 2.33598°O / 48.84654; 2.33598 (Reĝinoj de Francio kaj famaj virinoj) (mapo)
Blanka de Kastilio
(1188-1252)
Reĝino de Francio
Auguste Dumont 1848[2] Blanche de Castille.JPG Plaque de Blanche de Castille.JPG 48° 50′ 48″ N 2° 20′ 09″ O  /  48.84677°N, 2.33577°O / 48.84677; 2.33577 (Reĝinoj de Francio kaj famaj virinoj) (mapo)
Anna de Aŭstrio
(1601-1666)
Reĝino de Francio
Joseph Marius Ramus 1847 Anne d'Autriche.JPG Plaque d'Anne d'Autriche.JPG 48° 50′ 50″ N 2° 20′ 09″ O  /  48.84715°N, 2.33578°O / 48.84715; 2.33578 (Reĝinoj de Francio kaj famaj virinoj) (mapo)
Anna de Bretonio
(1477-1514)
Reĝino de Francio
Jean-Baptiste Joseph Debay 1846 Anne de Bretagne.JPG Plaque d'Anne de Bretagne.JPG 48° 50′ 51″ N 2° 20′ 10″ O  /  48.84746°N, 2.33623°O / 48.84746; 2.33623 (Reĝinoj de Francio kaj famaj virinoj) (mapo)
Margareta de Provenco
(1219-1295)
Reĝino de Francio
Honoré Husson 1847 Marguerite de Provence.JPG Plaque de Marguerite de Provence.JPG 48° 50′ 51″ N 2° 20′ 11″ O  /  48.84755°N, 2.33634°O / 48.84755; 2.33634 (Reĝinoj de Francio kaj famaj virinoj) (mapo)
Sankta Klotilda
(465-545)
Reĝino de Francio
Jean-Baptiste-Jules Klagmann 1847 Sainte Clothilde.JPG Plaque de Sainte Clothilde.JPG 48° 50′ 52″ N 2° 20′ 11″ O  /  48.84765°N, 2.33631°O / 48.84765; 2.33631 (Reĝinoj de Francio kaj famaj virinoj) (mapo)

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Les statues du Jardin du Luxembourg : Reines, saintes et dames illustres. Senato de Francio.
  2. Kvankam kun dato 1850.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]