Rebollo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rebollo (Segovia))
Rebollo
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40184
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 75  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 12′ N, 3° 51′ U (mapo)41.192777777778-3.8577777777778Koordinatoj: 41° 12′ N, 3° 51′ U (mapo) [+]
Alto 988 m [+]
Areo 14 km² (1 400 ha) [+]
Rebollo (Provinco Segovio)
Rebollo (Provinco Segovio)
DEC
Rebollo
Rebollo
Situo de Rebollo
Rebollo (Hispanio)
Rebollo (Hispanio)
DEC
Rebollo
Rebollo
Situo de Rebollo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rebollo, Segovia [+]
vdr

Rebollo [reBOljo] estas municipo en la centroriento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Sepúlveda. La loknomo Rebollo estas komprenebla etimologie kiel Kverko.

Rebollo en la provinco Segovio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia ebeneca municipa teritorio okupas totalan areon de 13,97 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 73 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 80 el jaro 1991.

Ĝi distas 42 km de Segovio, provinca ĉefurbo; ĝi limas kun municipoj Puebla de Pedraza, Cantalejo, San Pedro de Gaíllos, La Matilla, Arevalillo de Cega, Arahuetes kaj Valleruela de Pedraza.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

La domaro de Rebollo estas sur monteto, pro kio la loko estis konata meze de la 13-a jarcento kiel Oter (monteto) de Rebollo. Ene ĝia municipa teritorio estas la restaĵoj de diversaj setlejoj, nune senhomaj: San Polo, Los Tejados, Valdelacasa kaj Valle Encinas. Ĝi apartenis al la Comunidad de villa y tierra de Pedraza.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj kikeroj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo kaj la ermitejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]